Provinco Blagoevgrad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo

La provinco Blagoevgrad - bulgare Област Благоевград (vidu la artikolon oblasto) - situas en la sudokcidento de Bulgario, lime al Grekio kaj al la Respubliko Makedonio. Ĝi havas loĝantaron de ĉ. 368 840 homoj, el kiuj pli-malpli 20 procentaĵoj vivas en la administra centro Blagoevgrad. La provinco kovras areon de 6 449 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 14 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo E. La provinco estas tre montara kaj inter alie kovras la montoĉenojn Rila kaj Pirin, kun samnomaj naciaj parkoj.

Pirin (bulgare Пирин [pirin], greke Πιρίν [pirín], antikva nomo orbelos) estas altmontaro en sudokcidenta Bulgario. Ĝi situas en la provinco Blagoevgrado ĉe la limo de la regiono Makedonio de Grekio kaj iom oriente de la slava Respubliko Makedonio - laŭ difino de la limoj, la montaro situas aŭ en aŭ ĉe la orienta rando de Antikva Macedonio.

la municipoj de la provinco