Provinco Ranco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
provinco Ranco

situo kadre de la regiono
situo kadre de la regiono
Bazaj informoj
Ĉefurbo La Unión
Areo 8 232 km²
Loĝantaro 91 656 (stato: censo de 2012)
v  d  r
Information icon.svg

Provinco Ranco (hispane Provincia del Ranco) estas provinco de Ĉilio. Ĝi estas unu el du provincoj de la administra regiono Los Ríos ("la riveroj"), en la centro de la lando. La provinco kovras teritorion de 8 232 kvadrataj kilometroj, kaj laŭ la censo de 2012 havis 91 656 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 27 homoj laŭ kvadrata kilometro. Sian nomon la provinco havas de samnoma lago Ranco. Administra centro de la provinco estas la urbo La Unión.