Provinco Rifta Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
provinco Rifta Valo

provinco de Kenjo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Nakuru
Areo 182 413 km²
Loĝantaro 8 786 300 (stato: kalkulo de 2007)
ISO-kodo KE-700
vdr

La provinco Rifta Valo (svahile Mkoa wa Bonde la Ufa, angle Rift Valley Province) estis unu el sep provincoj de Kenjo, ĝis ĉiuj provincoj laŭ nova konstitucio de aŭgusto 2010 malfondiĝis. La provinco kovris areon de 182 413 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2007 ĝi havis 8 786 300 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 48 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estis la urbo Nakuru borde de la samnoma lago Nakuru. La provinco plu dividiĝis je dek ok distriktoj.

Kiel la nomo indikas, la provinco situis en la valo de la Granda Rifto, kiu ĉi-tie larĝas 100 kilometrojn. Norde limas Sudsudano kaj Etiopio, sude Tanzanio. La plej norda parto de la provinca teritorio, en la dekstra mapo liniigita, estas disputata inter Kenjo kaj Sudsudano.

En la areo de la eksa provinco inter alie situas la Nacia Parko Amboseli.

la rifta valo proksime de Najrobo