Provinco Sumapaz
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sumapaz. |
Provinco Sumapaz | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
province of Cundinamarca Department [+] | |||
Lando | Kolombio | ||
Ĉefurbo | Fusagasugá | ||
- koordinatoj | 4° N, 74° U (mapo)4.337222-74.364444Koordinatoj: 4° N, 74° U (mapo) | ||
Akvokolektejo | 1 670 km² (167 000 ha) [+] | ||
Areo | 1 670 km² (167 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 185 453 [+] (2005) | ||
Denseco | 111,05 loĝ./km² [+] [+] | ||
Provinco Sumapaz | |||
La Provinco Sumapaz estas unu el dekkvin provincoj de la departemento Kundinamarko (Kolombio). Ĝi estas situa sudokcidente de la Ĉefurba Distrikto.
Ĝi estas integrata de dek municipoj. Ĝi ĉefurbo kaj ĉefa ekonomia centro estas Fusagasugá. La aliaj municipoj kiuj integras ĝin estas la jenaj: Silvania, Tibacuy, Pasca, Arbelaéz, Pandi, San Bernardo, Venecia, Cabrera, Granada.
[1] La provinco estis kreita pere de dekreto Decreto Nacional 489 del 7 de noviembre de 1895, siavice ratifita pere de Leĝo 162 de 1896.
Krom la dek municipoj de Kundinamarko, ĝi enhavas ankaŭ la sudon de la teritorio de la Ĉefurba Distrikto, nome San Juan, kaj nordoriente de la departemento Tolima ĝi inkludas Icononzo, Villa Rica, kaj El Palmar, Nuevo Mundo, Alpes, El Roble, Mercadilla, Nuñez, La Colonia, La Pradera, El Duda kaj aliaj. Kiel influa areo ĝi atingas ĝis Usme lime kun Bogoto, kaj ĝis Pato kaj La Uribe en la departemento Meta.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Geografia situo
[redakti | redakti fonton]Koordinatoj 895.000 kaj 995.000 N kaj 925.000 kaj 1.000.000 E.
Limoj
[redakti | redakti fonton]- Norde: meza kaj malsupra parto de la baseno de la rivero Bogoto.
- Oriente: Nacia Natura Parko Sumapaz.
- Sude: Departemento Huila.
- Okcidente: Departemento Tolima.
Teritoria etendo
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ 1670 km².
Hidrografio
[redakti | redakti fonton]La ĉefa rivero de tiu baseno estas la rivero Sumapaz,kun longo de 120 km, kiu ricevas drenaĵojn de la subbasenoj de la riveroj Panches, San Juan, El Pilar, Subia, Chocho [ĈOĉo] kaj Paguey [paGŬEJ]. Ĝi portas 41,3 m³ /s proksime de la loko konata kiel Boquerón [bokeRON], inter la limoj de la departementoj Kundinamarko kaj Tolima.
Fotaro
[redakti | redakti fonton]-
Kafodomo en Arbeláez.
-
Katedralo de Nuestra Señora de Belén de Fusagasugá.
-
Avenuo Las Palmas de Fusagasugá.
-
Klubo El Bosque (la arbaro) de Silvania.
-
Rura areo de Silvania.
-
Akvofalo La Chorrera en Venecia.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Provincias de Cundinamarca». DANE. [www.dane.gov.co/files/censo2005/provincias/cundinamarca.ppt] Konsultita la 31an de Januaro 2018.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- GONZÁLEZ A, J. J. MARULANDA A, E.- Historias de Frontera, Colonización y guerras en el Sumapaz. Cinep. 1990 ISBN 958-644-004-4
- BROCHERO L, S. P. CEBALLOS - Plan de Ordenamiento Territorial Ambiental de la Parte Alta de la Cuenca del río Blanco. alcaldía Local Rural Sumapaz. Universidad Distrital. Santa Fe de Bogotá D.C. 1997.
- PLAN DE MANEJO FORESTAL General para Terrenos Propiedad de la EEEB y Zonas aledañas (Zona Norte). Empresa Energía de Bogotá. Bogotá. D.E. 1985
- ESGUERRA, S. J. D. GÓMEZ. participación de las Cuencas de los ríos Pilar y San Juan, en el Ordenamiento Ambiental Territorial de la Alcaldía Local Nò 20 del Distrito Capital. Universidad Distrital. Santa Fe de Bogotá D.C. 1995. 306 p.
- ZUÑIGA, H. y otros. Diagnóstico Ambiental, Área Rural de la Localidad 19. Ciudad Bolívar. Universidad Distrital. Santa Fe de Bogotá. 1996. 311 p.