Saltu al enhavo

Provinco Havano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Provinco de Havano)
Provinco Havano
Provinco
Blazono
provinco de Kubo [+]

LandoKubo

Koordinatoj23° N, 82° U (mapo)23.1-82.4Koordinatoj: 23° N, 82° U (mapo)
ĈefurboHavano
- koordinatoj23° N, 82° U (mapo)23.1-82.4Koordinatoj: 23° N, 82° U (mapo) [+]
Akvokolektejo7 743,3 km² (774 330 ha) [+]
Areo7 743,3 km² (774 330 ha) [+]

Loĝantaro2 137 847 (takso fine de 2022[1])
Denseco276,09 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2CU-03

Provinco Havano (Tero)
Provinco Havano (Tero)

Provinco Havano (Kubo)
Provinco Havano (Kubo)
DEC

Map
Provinco Havano
Vikimedia Komunejo:  Province of La Habana [+]
vdr

La provinco La Habana (Havano) estas eksa provinco de Kubo, funkcia ĝis 2010. Laŭ la censo de la jaro 1996 la provinco havis preskaŭ 2,5 milionojn da loĝantoj. Ĝi estis la provinco kiu gastigis la nacian ĉefurbon, Havano. Kvankam la provinco estis administrata el la ĉefurbo, la ĉefurbo mem formis sendependan provincon, la "Ciudad de La Habana". Kiel parto de administra reformo, la provinco estis dissolvita fine de 2010. Du novaj provincoj, Artemisa kaj Mayabeque, estis kreitaj ene de ĝia teritorio. La "Ciudad de La Habana" prenis la nomon de la dissolvita provinco, "La Habana".

Laŭ la stato de 2022 en la teritorio "Ciudad de La Habana", nun titolata "provinco Havano", vivis 2 137 847 loĝantoj sur areo de 7 743,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 276 loĝantoj/km². La teritorio ekde la komenco de januaro 2011 havas komunan limon kun la provinco Artemisa sudokcidente kaj la provinco Mayabeque sude kaj oriente - norde la vasta marbordo de la Kariba Maro limigas la teritorion.


Komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La ĉefurbo Havano, kiu ekde 2011 ankaŭ nomiĝas "provinco Havano", konsistas el entute 15 komunumoj (stato 2011):

Komunumo Ĉefloko Partoj, kvartaloj kaj vilaĝoj
Arroyo Naranjo Urba zono de Arroyo Naranjo Poey, Santa Amalia, Mantilla, La Palma, Víbora Park, Los Pinos, Managua, Calvario, Güinera, Reparto Eléctrico, Párraga.
Boyeros Rancho Boyeros Santiago de las Vegas, Rancho Boyeros, Calabazar, Abel Santmaría, Fontanar, Wajay, Altahabana, Capdevila, Aldabóó.
Centro Habana La tuta komunumo Cayo Hueso, Dragones (Barrio Chino), Colón, Los Sitios, Pueblo Nuevo.
Cerro Urba zono de Cerro El Cerro, Casino Deportivo, Las Cañas, Palatino, El Canal.
Cotorro Urba kerno de Cotorro Santa María del Rosario, Cotorro, Cuatro Caminos, Alberro.
Diez de Octubre La tuta komunumo Víbora, Santos Suárez, Lawton, Luyanó, Sevillano, Vista Alegre, Tamarindo.
Guanabacoa Guanabacoa (malnova vilaĝo) Guanabacoa, Chibás, D'Beche, Minas, Barreras, La Jata.
La Habana del Este Alamar Alamar, Camilo Cienfuegos, Guiteras, Villa Panamericana, Cojímar, Guanabo, Boca Ciega, Campo Florido.
La Habana Vieja La tuta komunumo Barrios del casco histórico, Tallapiedra
La Lisa Urba zono de La Lisa La Lisa, Alturas de la Lisa, Arroyo Arenas,Valle Grande,Bello 26, Punta Brava, Arimao, El Cano, San Agustín, La Coronela.
Marianao La tuta komunumo Los Quemados, Pogolotti, Los Pocitos, Santa Felicia, El Palmar, Belén, Zamora, Coco Solo.
Playa La tuta komunumo Miramar, Buenavista, La Ceiba, La Sierra, Kolhi, Siboney, Atabey, Santa Fe, Jaimanitas, Flores, Cubanacán, Almendares.
Plaza de la Revolución La tuta komunumo El Vedado, Nuevo Vedado, Príncipe, Plaza, Puentes Grandes.
Regla Urba kerno de Regla Regla, Casablanca.
San Miguel del Padrón Urba kerno de San Miguel San Miguel, Diezmero, Alturas de Luyanó, Rocafort, San Fco. de Paula, Jacomino, California, Juanelo, La Rosalía, La Fernanda.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La Provinco de Havano situas en okcidento de Kubo ĉe la flanko de la insulo ĉe la bordo de la Florida Markolo, kiu apartenas Atlantika Maro. La komunumo limas en nordo al la maro, en oriento kaj sudo al la provinco Mayabeque kaj en okcidento al la provinco Artemisa.

La aktuala Provinco de Havano, kiu jure kongruas kun la Kuba Ĉefurbo Havano, estis fondita en la jaro 1976 surbaze de reformo, per kiu la malnova provinco Havano estis disigita en du provincojn nome Ciudad de la Habana kaj La Habana. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 estis malfondita la Provinco Havano (kampara) kaj dividita en du novajn provincojn, nome de Artemisa kaj Mayabeque. Samtempe la nomo de la Provinco Urbo de Havano estis ŝanĝita al simple Provinco de Havano, kiu fakte estas urbo kun stato de provinco.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]