Guanabacoa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guanabacoa
municipo de Kubo • setlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 11100
Demografio
Loĝantaro 115 180  () [+]
Loĝdenso 907 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 8′ N, 82° 18′ U (mapo)23.12518-82.30067Koordinatoj: 23° 8′ N, 82° 18′ U (mapo) [+]
Alto 95 m [+]
Areo 127 km² (12 700 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Guanabacoa (Kubo)
Guanabacoa (Kubo)
DEC
Guanabacoa
Guanabacoa
Situo de Guanabacoa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guanabacoa [+]
vdr

Nuestra Señora de la Asunción de Guanabacoa, aŭ pli simple Guanabacoa, estas vilaĝo lokita en Kubo kaj komunumo de la Provinco de Havano. Ĝi sukcese konservis la arkitekturan stilon de la plej malnovaj urboj de Kubo, stilon bone enradikiĝintan post pli ol kvar jarcentoj da ekzistado kaj kapablan provoki la plej diversajn impresojn.

Katolika preĝejo en la centro de Guanabacoa

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita la 12-an de junio 1554 laŭ konsento de la Magistrato de Sankta Kristoforo de Havano. La unuaj loĝantoj de Guanabacoa estis aborigenoj kiuj estis disigitaj, poste ili estis koncentritaj por atingi pli grandan regadon sur ili.

Sekvajare, Guanabacoa pro la atako de la franca korsaro Jacques de Sores, konvertiĝas al portempa ĉefurbo, kaj rifuĝejo de la vilaĝanoj de Sankta Kristoforo. Dum la postaj monatoj en Guanabacoa establiĝis la Kolonia Registaro. Pro tio en Kubo naskiĝis populara eldiraĵo "Meter la Habana en Guanabacoa" (Meti Havanon en Guanabacoan) kiam temas pri intenco enigi ion grandan en spacon pli malgrandan.

Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj Guanabacoa havas prosperan disvolviĝon en la agrikulturo, bovbredado, sukerproduktado kaj tabako ĉefe. Pro sia disvolviĝo ĝi ricevas en 1743 la Titolon Villa de Nuestra Señora de la Asunción de Guanabacoa kaj ankaŭ ricevas sian propran urboŝildon (blazonon). Jarcenton poste naskiĝas la komerco kaj komenciĝas industria prospero kiu estis garantiata dum la 20-a jarcento.

[redakti | redakti fonton]

Unu el la allogitoj de Guanabacoa estis la saĝulo Alexander von Humboldt kiu trairis la tutan municipon pro esploraj celoj. Ĉar Guanabacoa havis mildan klimaton kaj sanigajn akvojn, ĝi estis elektita por la konstruado de temploj kaj luksaj domoj.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

En Guanabacoa troviĝas kelkaj konstruaĵoj kiuj restas malgraŭ la jarcentoj kaj estas atestantoj de la malsamaj etapoj tra kiuj pasis la urbo; ekzemple la Arta kaj Literatura Liceo, la Ermitejo Potosí, konsiderata kiel unu el la konstruaĵoj plej antikvaj de la insulo, ankaŭ troviĝas la Paroĥejo kaj la Monaĥejoj de Sankta Domingo kaj Sankta Francisko.

Dum promenado tra la historia urboparto de Guanabacoa rimarkeblas la diversaj stiloj kaj tipologioj de la konstruaĵoj kaj la multnombraj monumentoj kiujn posedas la municipo.

Faktoj[redakti | redakti fonton]

Guanabacoa, ankaŭ konata kiel “Vilaĝo de Pepe Antonio”, situas en la centra parto de la Provinco de Havano kaj estas ĝia dua plej granda municipo laŭ etendiĝo. Ĝi havas ampleksan ebenaĵon kiu favoras la terkultivadon. En la urba zono troviĝas kelkaj altaĵoj kaj la projektoj de la urbocentro estas koncentritaj en la historia urboparto kiu estas deklarita kiel Nacia Monumento.

Guanabacoa en taina lingvo signifas "tero kun riveroj kaj montetoj", tiel nomata de la aborigenoj kiuj loĝis en ĝia teritorio pro la abundeco de malgrandaj riveroj kaj mezgrandaj montetoj.

Religio kaj Kulturo[redakti | redakti fonton]

La religio kaj kulturo de Guanabacoa estas miksaĵo de kredoj kaj afrikdevenaj kultoj kiuj vigle ekzistas ĝis niaj tagoj. Ĉi tie aperas la praktikado de santerio de la joruba kulturo kaj la bantua kulturo. La muziko estas tre grava por ĝiaj loĝantoj, kelkaj el ili estis elstaruloj de la tutlanda kulturo kiaj: Ernesto Lecuona, Rita Montaner kaj Ignacio Villa (Bola de Nieve) .