Saltu al enhavo

Provincoj de Gabono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La naŭ provincoj de Gabono formas la plej grandajn administrajn unuojn de la ŝtato Gabono. La provincoj siavice estas dividitaj en entute 37 malsamajn departementojn.

La provincaj nomoj unuavice orientiĝas laŭ tradiciaj pejzaĝoj nomataj en la lokaj bantuaj lingvoj. Interalie la nomo de la plej norda provinco Woleu-Ntem estas en la fanga. La vasta tradicia pejzaĝo Ogooué nun dividata al pluraj provincoj, kaj la nomo de la provinco Ngounié devenas el la sira (sialingve ankaŭ Sira, varie ankaŭ Eŝira). Aldone la loka nomo de la provinco Estuaro, kie situas la nacia ĉefurbo Librevilo kaj la kromaj plej grandaj urboj, estas de la kolonia lingvo de 1889 ĝis 1960, la franca, same kiel iuj aldonaĵoj al tri provincoj de la vasta tradicia pejzaĝo Ogooué: "haut", supra, "moyen", meza kaj "maritime", marborda.

Provincoj de Gabono
Provincoj de Gabono
  1. Estuaire (provinco Estuaro)
  2. Haut-Ogooué
  3. Moyen-Ogooué
  4. Ngounié
  5. Nyanga
  6. Ogooué-Ivindo
  7. Ogooué-Lolo
  8. Ogooué-Maritime
  9. Woleu-Ntem