Provrezultaro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
En probablokalkulo, provrezultaro aŭ observaro estas la aro da ĉiuj eblaj rezultoj (aŭ observaĵoj) de hazardoprovo.
En la arteoria simbolaro oni kutime signas tiun aron per Ω (laŭ la angla Outcome, esperante eblus pravigi tion per Observaro), aŭ per U (t.e. «Universo» da provrezultoj, kp la francan Univers) aŭ per S (de la angla en:Sample space).
Ekz-e se oni ĵetas sesedran ĵetkubon, tiam la provrezultaro estas la aro {1,2,3,4,5,6} (ĉiu elemento prezentas nombron de poentoj sur la supra edro).
Provrezultaro estas unu el la tri bazaj anoj de la matematika modelo de hazardoprova eksperimento (probablospaco); la du aliaj estas la aro da okazoj kaj la probablo (mezurfunkcio) atribuita al la okazoj.