Pseŭdodomajno de plej alta nivelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pseŭdodomajno de plej alta nivelo (angle pseudo-top-level domain) estas termino uzata por indiki la nomojn de komputilaj retoj kiuj ne partoprenas en la mondskala oficiala domajna nomsistemo sed povas uzi similan hierarkion de domajnaj nomoj. Tiuj domajnoj inkludas bitnet, csnet, exit, Freenet, i2p, local, onion, oz kaj uucp.

Tiuj pseŭdodomajnoj povas uzi sintakson kiel de la oficialaj domajnoj de plej alta nivelo kaj ili servas la saman funkcion en kreado de nomoj por punktoj de la reto. Ili estas uzataj nur por specialaj celoj, kutime por adresado de komputiloj kiuj ne estis atingeblaj pere de la protokolo IP por uzo en tiaj servoj kiel retpoŝto kaj Uzreto tra UUCP.

Kvankam ili ne havas oficialan statuson, ili estas ĝenerale rigardataj kiel neoficiale avklaŭzitaj, kaj atendeble ne estas iam ajn atribuotaj kiel domajnoj de plej alta nivelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • (1994) “Pseudo Top-Level Domains”, !%@:: a directory of electronic mail addressing & networks, 4‑a eldono, In a Nutshell Series, O'Reilly & Associates, p.  10–11. ISBN 978-1-56592-046-0.