Pseŭdokodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Per pseŭdokodo oni ĝenerale celas neveran (neformalan) programlingvon. 'Pseŭdo' signifas nevera, 'kodo' indikas la fontkodon de la komputilprogramo. Ĉar pseŭdokodo havas neformalan karakteron, ĝi ne taŭgas por esti kompilita. Pro tio ĝi ne estas vera programlingvo.

Pseŭdokodo estas uzata por registri algoritmojn en, por homoj, legebla maniero kun konservo de la paŝojn. Natura lingvo ne taŭgas por tio, ĉar tiu estas ambigua. Vera (formela) programlingvo ofte estas tro rigide definita kaj postulas tro specifan scion de la lingvo por rapide kaj por ĉiuj klarigi la algoritmon.

En pseŭdokodo troviĝas konataj konstruoj el ekzistantaj programlingvoj (kiel C, JavaBASIC). Tiuj konstruoj tamen estas pli malstrikte uzataj kaj ofte en kombinaĵo kun skribitaj frazoj (ofte angle).

Ekzemplo de pseŭdokodo por la sort-algoritmo Bubblesort estas:

dum interŝanĝoj estas bezonataj
  iteraciu laŭ ĉiu paro de apudaj numeroj
    se la du numeroj ne estas en la ĝusta ordo
      tial interŝanĝu la numerojn