Publika telefono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monera publika butonara telefono
Publika karta fenestra telefono
Telefonĉelo en Budapeŝto, Hungario
Publikaj telefonoj en Amsterdamo, Nederlando
Surstrata ĝemela telefonĉelo en Budapeŝto

Publika telefono estas tia telefono, kiu surstrate aŭ en publikaj lokoj troviĝas kaj funkcias per monero, telefonmarko aŭ karto. La markaj kaj moneraj aparatoj mezuras kaj pesas la enĵetitan metalpecon. Kaze de valideco oni rajtas telefoni, se okazas babilado, la monero falas en kirasan ujon, se ne okazas babilado, la aparato redonas la moneron (telefonmarkon). Helpaj vokoj estas senpagaj.

La publika telefono estas kirasita, la aŭdparolila konduktilo estas armaĵa por defendi la aparaton de la vandaloj. Estas du specoj, la eksteraj troviĝas surstrate, plej ofte en telefonĉeloj la internaj en koridoroj, atendejoj, vendejoj.

Telefonĉeloj[redakti | redakti fonton]

Oni trovas telefonĉelojn surstrate aŭ en poŝtoj. La surstrataj ĉeloj estas aŭ kompletaj, aŭ kovritaj supre, eble flanke. La lastaj troviĝas flanke de konstruaĵoj. La poŝtaj telefonĉeloj nuntempe jam ĉesis. Kiam la telefono ne estis ofta ĉe la familioj, ili iris al la poŝto, kaj petis telefonan longdistancan paroladon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Uzado de tiuj telefonoj komenciĝis jam en la fruaj tempoj. En Hungario abonulo havanta permesilon kaj bonajn cirkonstancojn, rajtis reklami sian telefonon publika. Abonulo devis pagi duoblan abontarifon, sed la uzuloj devis pagi moneron al la abonulo.

Poste oni surstrate muntis telefonojn kune kun kirasa monujo kaj monopesilo. Se la uzulo levis la telefoneton, telefonistino anonciĝis. Ŝi permane faris interligon al la vokito, se la vokito estis preta paroladi, la telefonistino diris al la uzulo: ĵetu moneron en la telefonaperturo. Post la enĵeto anonciĝis karakteriza bruo-tintilado, tion aŭdis la telefonistino kaj faris parolkontakton inter la uzulo kaj la vokito.

Post ekfunkcio de la aŭtomataj telefoncentraloj estas diversaj truoj en la aparato. La valida monero povas fali en la pesilon, la pli grandaj kaj pli malgrandaj forlasas la aparaton. La samo okazas en la pesilo. Spite la lertajn kontrolojn, ofte trompistoj telefonadas senpage aŭ ŝtelistoj forigas la monujon. La karta telefono ne estas escepto, lertaj trompistoj faras el nevalidaj kartoj validajn kartojn.

Iama hungara telefonomarko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]