Puntarenas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 23:00, 12 okt. 2013 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Puntarenas en Kostariko

Puntarenas estas provinco de Kostariko situanta en okcidenta parto de la lando, laŭlonge de preskaŭ la tuta marbordo de la Pacifika Oceano. Ĝi limas kun Guanacaste norde. Oriente estas la provincoj Alajuela, San José kaj Limón, kaj la najbara lando Panamo. Ĝi estas la plej etenda el ĉiuj provincoj de Kostariko. La provinco kovras areon de 11,266 km²[1] kaj je 2010, havis populacion de 410,929.[2]

La ĉefurbo de Puntarenas estas Puntarenas.

Politika divido

Puntarenas estas subdividata en dekunu kantonoj. Por administraj celoj la Kokosa insulo, je 500 km for en Pacifika Oceano, estas konsiderata parto de tiu provinco. La kantonoj (kun ĉefurbo interparenteze) estas la jenaj:

  1. Puntarenas (Puntarenas)
  2. Esparza (Esparza)
  3. Buenos Aires (Buenos Aires)
  4. Montes de Oro (Miramar)
  5. Osa (Ciudad Cortés)
  6. Aguirre (Quepos)
  7. Golfito (Golfito)
  8. Coto Brus (San Vito)
  9. Parrita (Parrita)
  10. Corredores (Ciudad Neily)
  11. Garabito (Jacó)

Notoj

  1. Instituto Geográfico Nacional (IGN), 2009
  2. Resultados Generales Censo 2011 p. 22