Puntarenas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Puntarenas en Kostariko

Puntarenas estas provinco de Kostariko situanta en okcidenta parto de la lando, laŭlonge de preskaŭ la tuta marbordo de la Pacifika Oceano. Ĝi limas kun Guanacaste norde. Oriente estas la provincoj Alajuela, San José kaj Limón, kaj la najbara lando Panamo. Ĝi estas la plej etenda el ĉiuj provincoj de Kostariko. La provinco kovras areon de 11,266 km²[1] kaj je 2010, havis populacion de 410,929.[2]

La ĉefurbo de Puntarenas estas Puntarenas.

Politika divido[redakti | redakti fonton]

Puntarenas estas subdividata en dekunu kantonoj. Por administraj celoj la Kokosa insulo, je 500 km for en Pacifika Oceano, estas konsiderata parto de tiu provinco. La kantonoj (kun ĉefurbo interparenteze) estas la jenaj:

  1. Puntarenas (Puntarenas)
  2. Esparza (Esparza)
  3. Buenos Aires (Buenos Aires)
  4. Montes de Oro (Miramar)
  5. Osa (Ciudad Cortés)
  6. Aguirre (Quepos)
  7. Golfito (Golfito)
  8. Coto Brus (San Vito)
  9. Parrita (Parrita)
  10. Corredores (Ciudad Neily)
  11. Garabito (Jacó)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Instituto Geográfico Nacional (IGN), 2009
  2. Resultados Generales Censo 2011 p. 22