Pyhäjärvi (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

w1

Pyhäjärvi
finne Pyhäjärven kaupunki
urbo

Blazono de Pyhäjärvi

Blazono de Pyhäjärvi
Administrado
Lando Finnlando
Provinco Norda Ostrobotnio
Administra komunumo Nivala-Haapajärvi
Kodo laŭ Komunuma numero 626
Retpaĝaro www.pyhajarvi.fi
Demografio
Loĝantaro 5 536  (31-a de aŭgusto 2015)
Geografio
Geografia situo 63° 40′ N, 25° 53′ O63.66666666666725.883333333333Koordinatoj: 63° 40′ N, 25° 53′ O
Areo 1 459,60 km² [1] (145 960 ha)
- Tera areo 1 311,25 km² (131 125 ha)
- Akva areo 148,35 km² (14 835 ha)
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Pyhäjärvi en Finnlando
Situo de Pyhäjärvi en Finnlando
Pliaj informoj
Lingvo Finna
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Pyhäjärvi (municipality) [+]
v  d  r
Information icon.svg

Pyhäjärvi estas urbo kaj komunumo en la provinco Norda Ostrobotnio en la norda parto de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Oulu. La 31-an de aŭgusto 2015 ĝi havis 5 536 loĝantojn. La areo de la komunumo Pyhäjärvi estas 1 459,60 km² el kio 1 311 25 km² estas tero kaj 148,35 km² akvo. Administra centro de la komunumo estas la urbo Pyhäsalmi, kiu do nur ampleksas parton de la komunuma teritorio. Najbaraj komunumoj de Pyhäjärvi estas Haapajärvi, Kiuruvesi, Kärsämäki, Pielavesi, Pihtipudas kaj Pyhäntä.

Antaŭe en Finnlando estis tri komunumoj, kiuj havis nomon Pyhäjärvi kaj ili uzis en sia nomo mallongigojn de nomoj de gubernioj: nuna urbo Pyhäjärvi en Gubernio Oulu (en finna Oulun lääni) havis pli longan nomon Pyhäjärvi Ol., komunumo Pyhäjärvi en Gubernio Novlando (en finna Uudenmaan lääni) havis pli longan nomon Pyhäjärvi Ul., kaj komunumo Pyhäjärvi en Gubernio Viipuri (en finna Viipurin lääni) havis pli longan nomon Pyhäjärvi Vl.. Sed ĉar pro la milito Finnlando en 1940 perdis komunumon Pyhäjärvi Vl. al Sovjetunio kaj en 1969 Pyhäjärvi Ul. estas ligita en Karkkilan, la mallongigo Ol. en nomo de Pyhäjärvi fariĝis nenecesa kaj oni forstrikis ĝin. En 1993 Pyhäjärvi fariĝis urbo. En 1993–1995 ĝia nomo estis Pyhäsalmi, sed ekde 1996 la nomo estas denove Pyhäjärvi.

Apud Pyhäjärvi situas samnoma lago Pyhäjärvi (ne konfuzinda kun la lago Pyhäjärvi (Tampereo) apud Tampereo en suda Finnlando).

Referenco[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]