QWERTY

El Vikipedio, la libera enciklopedio

QWERTY (elparolata kŭerti) estas nomo de la plej ofte uzata speco de komputila klavarfasono. La nomo venas de la literoj de la ses klavoj je la supra, maldekstra parto de la aboca klavaro - Q W E R T Y:

q  w  e  r  t  y  u  i  o  p  [  ]
 a  s  d  f  g  h  j  k  l  ;  '
  z  x  c  v  b  n  m  ,  .  /
Q  W  E  R  T  Y  U  I  O  P  {  }
 A  S  D  F  G  H  J  K  L  :  "
  Z  X  C  V  B  N  M  <  >  ?

La punkciiloj ktp povas varii. La klavaro QWERTY estis desegnita por eviti ŝtopiĝon pro samtempa uzado de apudaj klavoj dum la epoko de la maŝinskribilo.

Oftaj variaĵoj de QWERTY estas AZERTY, uzata en Francio, kaj QWERTZ, uzata en Germanio.

En Slovakio oni iam interŝanĝas literojn "y" kaj "z" (kaj ankaŭ "Y" kaj "Z") kaj anstataŭ "[" "]" ";" "'" estas specialaj literoj de la lingvo.

Alia ne malofta klavaro estas la klavaro simpligita de Dvorak, intencita por esti pli efika por angla teksto.

Esperanta QWERTY (ŜĴERTĜ)[redakti | redakti fonton]

Iuj komputiloj linuksaj uzas normalan klavaron, kun iuj klavoj de la neesperantaj literoj por la specialaj esperantaj literoj.

ŝ ĵ e r t ĝ u i o p [ ]
 a s d f g h j k l ŭ ĥ
  z ĉ c v b n m , . /
Ŝ Ĵ E R T Ĝ U I O P { }
 A S D F G H J K L Ŭ Ĥ
  Z Ĉ C V B N M ; : ?

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]