Saltu al enhavo

Qeh (armena litero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Qeh (majuskle Ք, minuskle ք) aŭ k'eh armene քէ aŭ քե en la armena ([kʰɛ]), estas la 36-a litero de la armena alfabeto. Ĝi estis la lasta litero ekde ĝia kreado en la 5-a jarcento ĝis la 13-a kiam estis aldonitaj du pliaj literoj. Ĉi tiu litero estas transskribita plurmaniero pro ĝia sono, ĝi povas varii inter k, k' kaj q. Tamen, laŭ la normo ISO 9985, ĝi estas transskribita per « k' ».

Informadike[redakti | redakti fonton]

  • Unikodo :
    • Majuskla Ք : U+0554
    • Minuskla ք : U+0584