Rádóckölked
Rádóckölked estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Körmend.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9784
- Telefonprefikso: 94
- Areo: 19 km²
- Loĝantaro: 270
Situo
Rádóckölked situas proksime al la ĉefvojo kaj fervojo inter Körmend kaj Szombathely. La aŭstra landlimo estas ne tro for. Körmend troviĝas 9, Vasvár 20, Szombathely 22 km-ojn.
Historio
Pli frue oni loĝis tie jam en la neolitiko kaj bronzepoko, poste romianoj kaj keltoj vivis tie. Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis, tial ricevis la epiteton pusta.
En 1935 Kiskölked kaj Pusztarádóc unuiĝis. La vilaĝo havas kalvinanan klasikisman preĝejon de 1861.