Raseborg
Raseborg · Raasepori | |||
---|---|---|---|
komunumo urbeto vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Finnlando | ||
Regiono | Raseborg | ||
Provinco | Uusimaa (Novlando) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 209 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 59° 59′ N, 23° 26′ O (mapo)59.97523.436111111111Koordinatoj: 59° 59′ N, 23° 26′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 1149,36 km² ( 114 936 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Raseborg [+] | |||
Raseborg (svede, [ˈrɑːsəbɔrj], finne Raasepori [ˈrɑːsɛpɔri]) estas komunumo kaj urbo en suda Finnlando, en la provinco Uusimaa ĉe la strando de la Finna Golfo. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 27 209 loĝantoj sur areo de 1 149,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Hanko, Ingå, Lohja, Salo kaj Kimitoön. La komunumo Raseborg ekestis en 2009, kiam Ekenäs (finne: Tammisaari), Karis (finne: Karjaa) kaj Pohja unuiĝis. En Esperanto oni uzas la svedan nomon Raseborg, ne la finnan nomon Raasepori, kvankam la plimulto de la loĝantaro de la komunumo estas svedlingva. Raseborg estas dulingva komunumo same kiel estis Ekenäs, Karis kaj Pohja, kun sveda plimulto same kiel estis Ekenäs kaj Karis, kaj malsame ol estis Pohja, kiu estis kun finna plimulto.
En la nuna areo de Raseborg oni kunigis multajn komunumojn; Raseborg inkludas entute 7 kaj parte 1 eksajn komunumojn:
- Bromarv (ligita al Tenala kaj Hangö en 1977)
- Ekenäs (unuiĝis kun Karis kaj Pohja al Raseborg en 2009)
- Ekenäs landskommun (ligita al Ekenäs en 1977)
- Karis (unuiĝis kun Ekenäs kaj Pohja al Raseborg en 2009)
- Karis landskommun (ligita al Karis en 1969)
- Pohja (unuiĝis kun Karis kaj Ekenäs al Raseborg en 2009)
- Snappertuna (ligita al Karis kaj Ekenäs en 1977)
- Tenala (ligita al Ekenäs en 1993)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo (svede, finne kaj angle)