Rabastens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rabastens.JPG

Rabastens estas loĝloko kaj franca komunumo en la regiono Sudo-Pireneoj, departemento de Tarn, en la distrikto Albi.

Laŭ spuroj malkovritaj ne for de ĝi montras ke tie ekzistis gaŭl-romia urbo. Aliflanke, la nomoj finiĝantaj per "ens", en la toponimio, povas indiki ĝermanan aŭ visigotan originon.

Komence de la 12-a jarcento, la urbo estis sub la protekto de la Tuluza graflando. Situanta proksime al Lauragais, ĝi estas konsiderata centro de la kataroj kaj per aplikado de la Traktato de Parizo (1229), oni malkonstruis ĉiujn ĝiajn mezepokajn fortikaĵojn. Finiĝinte la albigensa krucmilito, fine de la 13a jarcento, la regiono ekspertis proprerajn jarojn danke al la vinproduktado kaj ties kvalito, uzante la riveron Tarn por transporti ĝin al Bordozo. En ĉi tiu epoko, la urbokonstruado disvolviĝis kaj estis konstruita la kirko Notre-Dame du Bourg, inter 1230 kaj 1260. En 2007 Rabastens havis 4819 loĝantojn.