Radikopiceo
La naturmonumento Wurzelfichte (radikopiceo) estis ĉirkaŭ 35 m alta piceo en la Naturparko Märkische Schweiz kaj la rekonilo de Buckow.
La ĉirkaŭ 180 jaraĝa arbo estis faligita je la 18a/19a de januaro 2007 de la uragano Kyrill.[1] Ĝia granda kaj de la akvo de la rivereto Sophienfließ lavita radikaro ankoraŭ estas impona bildo. La kroteska radikaro estas ŝatata fotomotivo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Buckower Nachrichten: Wurzelfichte wurde Opfer des Sturmtiefs „Kyrill“ Arkivigite je 2013-10-02 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 871 kB)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
52.586114.065302777778