Ragdolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ragdolo
Deveno Usono
Rasaj normoj
FIFe normaro
CFA normaro
TICA normaro
AACE normaro
ACFA/CAA normaro
ACF normaro
CCA normaro
Hejma kato (Felis catus)
vdr

La ragdolo, aŭ ragdola kato, estas kata raso kun bluaj okuloj kaj elstara pintkolora korpo. Ĝi estas granda kaj muskola duonlonghara kato kun milda kaj silka haro.[1] Kreita de polemika usona bredistino Ann Baker, ĝi estas pli konata per sia dolĉa kaj pacema temperamento kaj amema naturo. La nomo "ragdolo", el la angla ragdoll (drapaĉa pupo, en Esperanto), devenas el la emo de la kato malstreĉiĝi kiam oni levas ĝin.

Rasa priskribo[redakti | redakti fonton]

Temperamento[redakti | redakti fonton]

La pacema kaj fleksebla naturo de la ragdolo estas eco, ĉe kiu oni pensas, ke ĝi estis heredita de la rasoj persa kaj la birma. Oni ne certas ĉu ĝi estas eco rezultinta de genmutacio.[2][3] La ega pacemo de kelkaj uloj igis miton ke ragdoloj estas dolor-imuna. Iuj britaj bredistoj klopodis forigi la molecon ĉar treega obeemeco "eble ne estas la plej bona por katoj".[2][4] Estis multaj raportoj pri ragdoloj, kiuj sentime alproksimiĝis movantajn aŭtomobilojn kaj kolerajn hundojn kaj vundiĝis. Rasaj normaroj priskribas la ragdolan katon kiel ameman, kompreneman, malstreĉiĝeman kaj facilan por trakti.[5][6]

Sano[redakti | redakti fonton]

Studo farita kun asekurfirmaj datumoj montris, ke el la komunaj rasoj de katoj, la ragdolo kaj la siama ĝenerale havas la plej malaltan ŝancon de transvivo, kun 63% vivante ĉirkaŭ 10 jaroj aŭ pli (por la ragdolo) kaj 68% por la siama kato.[7] Ĉi tiu studo signas, ke la ragdoloj ĝenerale mortas pli pro urinaj problemoj, ĉefe en la reno aŭ uretero.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ragdoll Standard FIFe
  2. 2,0 2,1 Understanding Cat Behavior: The Complete Feline Problem Solver[rompita ligilo] Roger Tabor (2003). p33.
  3. Ĉu katojn ĉiam alteriĝas en siaj piedoj[rompita ligilo] Gina Spadafori, Marty Becker
  4. The Cat: Its Behavior, Nutrition & Health Linda P. Case, Kerry Helms, Bruce Macallister (2003). p 31.
  5. Ragdoll Breed standard Governing Council of Cat Fancy
  6. Ragdoll Breed standard Arkivigite je 2008-12-15 per la retarkivo Wayback Machine Cat Fanciers' Association
  7. COI:10.1111/j.1939-1676.2009.0396.x
    This citation will be automatically completed in the next few minutes. You can jump the queue or expand by hand
  8. PKD. felipedia.org. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2012-11-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2012-11-05.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]