Rai - Radiotelevisione Italiana
Rai - Radiotelevisione Italiana | |
---|---|
Rai − Radiotelevisione Italiana S.p.A., aŭ pli simple Rai aŭ RAI estas akronimo de "Radio Audizioni Italiane", kiu estis malnova nomo de la firmao. Ĝi estas la societo koncesie ricevinta la prizorgon de la publika televida servo en Italio. Ĝi estas la plej granda televida grupo en Italio kaj la kvina en Eŭropo [1]
RAI funkciigas multajn Digitajn kaj Satelitajn televidstaciojn kaj radiostaciojn, dissendante per cifereca surtera dissendo (15 televidkanalojn kaj 7 radiajn kanalojn tutlandajn) kaj plurajn satelitajn platformojn. Ĝi konkuras kun Mediaset, Sky Italia, kaj multaj aliaj naciaj aŭ lokaj televidoj kaj radioretoj.
RAI-elsendoj estas ankaŭ ricevitaj en najbaraj landoj, inkluzive de Albanio, Kroatio, Malto, Monako, Montenegro, San-Marino, Slovenio, Vatikanurbo kaj suda Svislando, kaj aliloke per kablo kaj satelito.
La duono de la RAI-enspezoj venas de la licencimpostojn, la resto de la vendo de la reklamad-spacojn.
En 1950, RAI iĝis unu el la 23 fondintaj dissendad-organizojn de la Eŭropa Dissenda Unio.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo de Rai
- Plurmedia Portalo RaiPlay
- Oficiala kanalo Rai en Youtube
- Storia tecnologica de Carlo Boccazzi Varotto.'Rai: Teknologio kaj televido en Italio, de la pioniroj ĝis la ekonomia eksplodo', en 'Nuova Civiltà delle Macchine', Romo, ERI, 2004