Rainier la 3-a (Monako)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Louis Henri Maxence Bertrand Rainier GRIMALDI (naskiĝis la 31-an de majo 1923; mortis la 6-an de aprilo 2005 en Monako), filo de Pierre Grimaldi, Princo de Valentinois, kaj hered-princino Charlotte de Monaco, estis inter majo de 1949 kaj marto de 2005 reganta Princo de Monako.

Vivo

Rainier studis en St. Leonards-on-Sea en Britio, en Stowe, en prestiĝhava angla privatlernejo. Post tio li plulernis en Instituto Le Rosey, Rolle, en Gstaad en Svislando kaj poste en universitato en Francio.

Ĉar lia patrino rezignis pri la rajto de la tronsekvo favore je li jam en 1944, li sekvis la 9-an de majo 1949 sian avon princon Ludoviko la 2-a sur la trono.

Li geedziĝis en 1956 kun la usona aktorino Grace Kelly, kiu nomis sin Princino Gracia Patricia. La geedziĝo igis Monakon centro de la internacia alt-societo (mondumo, nenifaruloj). El la sen-skandala geedzeco naskiĝis la infanoj Caroline, Albert kaj Stéphanie. La frua morto de Gracia Patricia en 1982 estis por Rainier grava sortobato, ĉar li rigardis sin kaj sian edzinon private kaj profesie kiel komunan teamon.

En la 1980-aj jaroj evoluigis Rainier la ekonomion de Monako kun novaj inventistoj el la kemia, medicina, fajn-mekanika kaj kosmetika branĉoj. Li plivastigis la kongreseventojn, kaj kreis 195-hektaran novan tersurfacon ĉe la marbordo. La aŭto-konkursoj de Formulo 1 okazigas ĉiujare vet-veturadon en la princlando. La iam – por la ŝtataj enspezoj – tre gravaj hazardludoj havis apenaŭ signifon ĉe fino de lia regado.

Ekde la 1990-aj jaroj, la sano de Rainier malboniĝis: en 1994 li havis Bypass-operacion (bajpas-operacion), en 2000 tri ĥirurgiajn operaciojn ĉe la pulmo, unu post la alia. En 2004 li venis en hospitalon pro gripo kaj korproblemoj. La 8-an de marto 2005 li estis enigita pro pulmito en la koro-pulmo-klinikon de Monako. Lia stato malboniĝis kaj tiel la regado estis transdonita al lia filo Albert kiel al regento. Rainier estis la dua plej longe reganta Reganto de la mondo, lin superis nur reĝo Rama la 9-a de Tajlando.


Antaŭe:Princo de MonakoPoste:
Ludoviko la 2-a1949–2005Alberto la 2-a

Vidu ankaŭ