Rajono (teksaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rajona jupo

La rajono[1] estas speco de celuloza fadeno, aŭ teksaĵo farita el tia fadeno.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La rajono estas teksaĵo farita el celulozaj fadenoj. Ekzistas diversaj specoj de rajona fadeno: kelkaj imitas la senton kaj molecon de silko, lano, aŭ lino; la silkeca rajono ofte komerce nomiĝas artefarita silko.

Rajono estas uzata por fari vestaĵojn kaj por aliaj celoj.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Sintezo de rajono el viskozaĵo

La rajono estas produktita el naturaj fontoj de celulozo — ekzemple, ligno aŭ aliaj plantaĵoj. Por fari rajonon, oni solvas la celulozon en akvon. Pluraj metodoj ekzistas por tiu solvado; unu metodo uzas alkalon kaj karbonan sulfidon. Tia solvaĵo nomiĝas viskozaĵo[3]viskozo[4].

Poste, oni precipitas la rajonajn fibrojn per neorganika acido, ekzemple sulfura acido. La precipititaj fibroj estas streĉitaj kaj kuntorditaj en fadenojn por teksado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La rajonon inventis la franca sciencisto Hilaire de Chardonnet (1838–1924).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. rajon/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. Kauffman, George B. (1993). “Rayon: the first semi-synthetic fiber product”, Journal of Chemical Education (en) 70 (11), p. 887. doi:10.1021/ed070p887. 
  3. viskoz/aĵ/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  4. viskoz/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]