Rakedoj (sporto)
Tiu ĉi artikolo temas pri la historia sporta kategorio Rakedoj. Pri la sportilo rakedo, uzita ankaŭ en aliaj sportaj kategorioj, ekzemple teniso, tabloteniso, badmintono kaj skvaŝo, vidu apartan artikolon. |
Rakedoj (angle Rackets, laŭ la usona angla Racquets, france Raquettes) estas historia endoma sporta disciplino ludata per rakedoj, kiu aparte konatis en Britio, Usono kaj Kanado komence de la 20-a jarcento kaj kadre de iusenca sporta nostalgiemo ankoraŭ praktikiĝas tie nuntempe de iuj, malmultaj, sportantoj. La sporto konsidereblas antaŭŝtupo de la nuna skvaŝo. Dum la Somera Olimpiko 1908 Rakedoj estis oficiala konkursa kategorio.
Monda ĉampionado
La unua monda ĉampiono pri Rakedoj dum la jaro 1820 estis Robert Mackay el Britio. Daŭre okazas mondaj ĉampionadoj. La mondajn ĉampionoj ekde 1887 unuope vidu en la sekva listo.
Mondaj ĉampionoj ekde 1887 unuope
- 2005– Harry Foster (Britio)
- 2001–5 James Male (Britio)
- 1999–2001 Neil Smith (Usono)
- 1988–99 James Male (Britio)
- 1986–8 John Prenn (Britio)
- 1984–6 William Boone (Britio)
- 1981–4 John Prenn (Britio)
- 1975–81 William Surtees (Usono)
- 1973–4 Howard Angus (Britio)
- 1972–3 William Surtees (Usono)
- 1954–72 Geoffrey Atkins (Britio)
- 1947–54 James Dear (Britio)
- 1937–47 Donald Milford (Britio)
- 1929–35 Charles Williams (Britio)
- 1913–29 Jock Soutar (Usono)
- 1911–13 Charles Williams (Britio)
- 1903–11 J. Jamsetji (Barato)
- 1887–1902 Peter Latham (Britio)
Referencoj
- Squires, Dick. The Other Racket Sports Nov-Jorko: eldonejo McGraw-Hill, 1978. ISBN 0-07-060532-7
- Morys George Lyndhurst Bruce, Lord Aberdare. The JT Faber Book of Tennis and Rackets, Londono: eldonejo Quiller Press, 2001. ISBN 1-899163-62-X
Retaj ligiloj (ĉiuj anglalingvaj)
- Tennis and Rackets Association
- The Home of Rackets on the Web
- North American Racquets Association
- Detroit Racquet Club
- Tennis and Racquet Club, Boston
- Racquet Club of Philadelphia
- The Tuxxedo Club
- Montreal Racket Club
Filmeto
Vidu ankaŭ
- la artikolojn pri la same historiaj rakedaj sportaj disciplinoj Jeu de Paume kaj peloto, kaj pri la moderna sporta disciplino rakedopilkado.