Rakledo
Rakledo (de franca racler, „skrabi“) estas - apud fonduo – unu el la svisaj naciaj manĝaĵoj, kiujn oni preparas el fandita fromaĝo. Oni manĝas ĝin kun ŝinko, terpomoj, acidaj kukumoj k.c.
Kune kun fonduo kaj roŝtio ĝi apartenas al la tri identigaj svisaj naciaj menuoj.
Eksteraj ligiloj
- Gehört Raclette dem Wallis? – Episoden eines Käse-Streits [Ĉu rakledo apartenas al Valezo?], NZZ, 3-a de februaro 2007 (germane)
- Historio de rakledaj iloj (germane)