Ralph Baer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralph Baer

Ralph Baer (naskiĝis la  8-an de marto 1922(nun 1922-03-08) en Pirmasens, Germanio, mortis la 6-an de decembro 2014 en Manchester, Nov-Hampŝiro, Usono) estis germandevena usona inventisto, «patro» de videoludoj, kiu en 1966 inventis teknikon por prezenti sur TV-ekrano signalon de «porludaj aparatoj». En 1970 aperis unua komerca specimeno. En la ludo estis prezentita ping-pong (teniso-simila ludo) – du ekranigitaj rakedoj frapis saltantan pilketon. En 1972 kun firmao Magnavox estis produktita unua konzolo Odyssey 1TL200.

Baer iris al Usono tra Nederlando en 1938, kiam liaj judaj gepatroj foriris el nazia Germanio.