Ramón Ramírez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramón Ramírez
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1969 (1969-12-05) (54-jaraĝa)
en Tepic
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Meksiko
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Jesús Ramón RAMÍREZ Ceceña (Tepic, Nayarit, Meksiko, 5a de decembro 1969) estas meksika eks-futbalisto kaj nuna prisporta kronikisto de Grupo Imagen. Li estis maldekstra mezulo, kaj fininte sian karieron en klubo de la Granda Ligo Futbala de Usono, li setliĝis en Los-Anĝeleso, Kalifornio, kun sia familio. Li posedis grandan teknikan kvaliton, kaj estas memorata kiel unu de la plej bonaj ludantoj de la teamo Club Deportivo Guadalajara kaj de la Meksika nacia teamo de futbalo en la Mondpokaloj de 1994 kaj de 1998. Li estas frato de la same eksfutbalisto Nicolás Ramírez.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ramón Ramírez en la hispana Vikipedio.