Rammstein
Rammstein | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Deveno | Ŝablono:Flagicon Berlino, Germanio |
Ĝenroj | Neue Deutsche Härte, Industria metalroko [1] kaj alternative metalroko |
Aktivaj jaroj | 1994 - nuntempo |
Eldoninto | Motor Music, Republic Records, Slash Records, Universal Music |
Retejo | www.rammstein.com |
Membroj | |
Till Lindemann | |
Rammstein [RAMŝtajn] estas germana industri-metalroka muzikgrupo, kreita en Berlino en 1994.
Ĝia muziko estas miksto de peza-gotika metalroko kaj elektronika muziko, kaj ofte ĝis apartenas al Nova Germana Dureco kune kun aliaj muzikgrupoj kiel OOMPH! kaj Die Krupps. La klavarinstrumentisto Christian "Doktor Flake" Lorenz priskribis la muzikan ĝenron de Rammstein kiel Tanz Metall ("Danca metalroko"), por indiki la akordon inter metalroka kaj elektronika muziko[2].
Ekde hodiaŭ ĝi vendis ĉirkaŭ 12 milionoj da disko tutmonde[3].
La nomo Ramstein - al kiu estis aldonita mon por signifigi Ramming stone - devenas el avia bazo en Germanio, kie okazis avian akcidenton en 1988, en kiu pli ol 70 homoj mortis kaj ĉirkaŭ 1000 vundigis[4].
Polemikoj
Simpatio de naziismo
Pro la nigraj karakteroj, militŝajno, perfortemo kaj libervole provokemo de la bildoj kaj paroloj uzataj , ĝiaj membroj estis akuzitaj esti simpatianoj de naziismo. Oni vidas tion en la filmeto Stripped, repreno de Depeche Mode, kiu estas parto de la disko Music For the Masses : Depeche Mode Tribute kaj la unuopa kanto Stripped : ĝi enhavas bildojn de la reĝisorino Leni Riefenstahl, kiuj venas de la Someraj Olimpikoj en 1936. La grupo defendis sin malkaŝante sian maldekstran politikan orientiĝon kun la kanto Links 2 3 4 en la disko Mutter. La tekstoj estas tute klaraj pri tio :
|
Rammstein provas resti senpolitika kaj ĝiaj tekstoj ne parolas pri politiko. Tamen, kelkaj kantoj kiel Amerika povas esti interpretitaj kiel politika pozicio kontraŭ Usono.
Diskutataj videoj
En oktobro 2004, la video de Mein Teil kaŭzis plurajn diskutojn en Germanio. La teksto de la kanzono traktas pri Armin Meiwes, germana inĝeniero kiu kreis kazon de kanibalismo. En la video, oni povas vidi Christoph Schneider vestita kiel virino, dum la kantisto Till havas buŝan seksan rilaton kun virino vestita kiel anĝelo[5] (kvankam la peniso estas kovrita). Tio okazas en kalŭstrofobia kaj maltrankviliga medio. Malĝraŭ la vivecaj kritikoj, la unuopaĵo atingis la duan lokon.
Ankaŭ la video de Mann gegen Mann iĝis celon de multaj kritikoj. Rammstein ludas la kanzonon komplete malvestitaj (krom la kantisto), kvankam la penisoj ne estas videblaj. Krom la grupo, aperas ankaj aliaj malvestitaj personoj. MTV nuligis tute la elsendon de la video; en Germanio oni malkonsilas la vidon al knaboj ne ankoraŭ deksesjaraj kaj ĝi estis elsendita post la dudeka.
Membraro
- Till Lindemann - kanto
- Richard Kruspe - gitaro
- Paul Landers - gitaro
- Oliver Riedel - basgitaro
- Christian "Doctor Flake" Lorenz - klavarinstrumento
- Christoph "Doom" Schneider - frapinstrumento
Diskaro
- 1996 - Herzeleid
- 1998 - Sehnsucht
- 1999 - Live aus Berlin
- 2001 - Mutter
- 2004 - Reise, Reise
- 2005 - Rosenrot
- 2006 - Völkerball
- 2009 - Freud un Lied
Videaĵo
Notoj
Eksteraj ligiloj
greke Oficiala retejo greke Rammstein ĉe la Projekto por Malferma Katalogo