Saltu al enhavo

Rapidecgrimpado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
en la grimpa mondĉamionado 2016 en Ŝanhajo

Rapidecgrimpadorapida grimpado estas disciplino de sporta grimpado, en kiu rapideco estas la fina celo. Rapida grimpado estas farita sur ŝtonoj, muroj kaj poloj kaj estas rekomendita nur por tre spertaj kaj altnivelaj grimpuloj.

Konkura rapidecgrimpado, kiu okazas sur artefarita kaj normigita grimpmuro estas la ĉefa formo de rapidecgrimpado. Tiuj normigitaj muroj estas por samtempa grimpado de du sportistoj, kiuj do rekte komparas sian rapidecon. Ofte tiuj muroj troveblas en grandega halo, do endome, sed ankaŭ ekzistas normigitaj muroj subĉiele. Tamen, ekzistas specoj de rapidecgrimpado kiuj okazas "en la naturo", kiel ekzemple surgrimpado de famaj grandmuraj grimpaj vojoj en la plej mallongaj tempoj - rimarkinda ekzemplo pri tio estas la fama roko El Capitan en Nacia Parko Yosemite.

kaj en grimpa mondĉamionado 2018 en Chamonix

En konkura sporta grimpado, estas sume tri grimpdisciplinoj: aldone al rapidecgrimpado ankoraŭ gvida grimpado kun ŝnuro kaj blokgrimpado sen ŝnuro. La rezulto de multoblaj disciplinoj povas esti uzata en "kombinita" formato por determini ĉiuflankan gajninton (aŭ la "kombinitan" gajninton). Sporta aŭ konkura grimpado havis sian olimpikan debuton ĉe la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, Japanio, laŭplane ŝovita al 2021, kaj antaŭe estis provita ĉe la Someraj Junularaj Olimpikoj de 2018. En 2020, por viroj kaj inoj organziĝis po unu kombinita formato, kun la rezultoj bazitaj sur kombinaĵo de gvida grimpado, blokgrimpado kaj rapidecgrimpado. La formato por grimpado ĉe la Olimpiko de 2024 havas rapidecgrimpadon kiel memstara okazaĵo, kvankam gvida grimpado kaj blokgrimpado daŭre estas kombinita okazaĵo.