Rasismo en Esperantujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Rasismo fare de esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en Esperantujo eblas trovi unuopajn manifestiĝojn de rasismaj sintenoj, ekzemple rasismajn aŭtomatismojn socie lernitajn kaj asimilitajn jam dum la infan-aĝo aŭ adolesko. Sed pli interesa kaj signifa estas la fenomeno esperantismo en rasismaj socioj.

Cetere, en Esperantujo ekzistas ankaŭ rasismaj tabuoj. Unuflanke, Esperanto-propagando (intence aŭ ne) fojfoje kaŝas al eksteruloj la judecon de L.L. Zamenhof, nomas lin 'pola kuracisto' kaj eĉ evitas uzi lian nomon Lazaro kaj anstataŭe preferas la 'nejudan' Ludoviko. Sed, aliflanke, se oni aŭdacas kritiki la politikon de la ŝtato Israelo aŭ la ideologion cionismo, tio sufiĉas por ricevi ies akuzojn pri antisemitismokontraŭjudismo; ĉi-kaze la judeco de Zamenhof kvazaŭ pravigus la akuz-atakojn. Kelkaj konsideras tion kurioza paradokso.

Evidente, la supre skizitaj fenomenoj karakterizas unuopulojn, ne la esperantistaron kiel tuton; sed estus nerealisme ŝajnigi, ke inter esperantistoj kaj/aŭ esperantoparolantoj ne povus ekzisti ajna speco de rasismo nur pro tio, ke ili asertas esti eklernintaj la lingvon por ekkoni aliajn popolojn aŭ landojn. Ne ĉiuj kundividas la samajn motivojn por esperantistiĝo.

Kritikojn oni faras al la iam populara kanzono La lingvo por ni, unuafoje surdiskigita en la 1960-aj jaroj. La kanto estas verkita el koloniisma perspektivo. Por forpreni la plej gravan mankon ĝi ŝanĝiĝis plurfoje. La frazo "Sovaĝaj nigruloj sen Di'" iĝis "Nigruloj sen teknologi'" kaj poste "la bonaj amikoj de ni". Tamen la baza strukturo restas koloniisma. Malgraŭ kelkaj protestoj la tradicia versio reaperis en la rusa disko "Oraj Kantoj" (2002), ĉar ĝi estas la tradicia formo, populara dum fermiteco de la lando en 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.

Rasismo en la originala Esperanto-literaturo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj literaturaĵoj originale verkitaj en esperanto prezentas trajtojn, kiujn hodiaŭa leganto povas rigardi rasismaj. Konvenas atenti la ŝanĝiĝon en la sociaj konvencioj (en Eŭropo kaj aliloke) dum la lastaj cent jaroj.

Ekzemple, pri la humura rakonto "Nia nigra filo", de Jean Forge, aperinta en 1961 en "La Verda Raketo" (kaj en "Samideanoj", 2006), eblas diskuti, ĉu ĝi simple prezentas la sintenojn en tiutempa pola urbo al tiam ekstreme ekzotikaj afrikanoj, aŭ ĉu ĝi ankaŭ kundividas tiajn vidpunkton kaj perspektivon.

La rasisma ideo, ke biologia miksiĝo de homaj rasoj estas kontraŭa al la volo de Dio, aperas unuloke en la originala Esperantlingva romano "Invito al ĉielo" de James Sayers.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]