Rastralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rastralo (mezlatine raster: "rastilo") estas ilo ĉe tradicia notgravurado en muziko. Ĝi konsistas el latuno kaj aspektas kiel forko kun kvin dentoj. Rastralon oni uzas por grati notliniarojn helpe liniilo sur la gravurplaton (kiu servas por produki la presplaton). Sur tiun oni enbatas la notojn per stampiloj. – Krome ekzistas dekliniaj rastraloj por pianoliniaroj kaj rastralgrifeloj por la paralela desegnado de notlinioj.

La komputila notkompostado faris superfluajn tiajn ilojn. Tamen oni plu uzas la esprimon en la kunmetaĵo rastraldistanco: Tio estas la distanco inter la du plej eksteraj notlinioj. Kutime ĝi sumiĝas depende de la kunligo inter kvar kaj ok milimetroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Randel, ed. The New Harvard Dictionary of Music (1986; 9th printing, 1999), p. 681.
  • Carl Gollmick, Kritische Terminologie für Musiker und Musikfreunde, G. A. Lauten 1833, p. 58

[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]