El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rastriya Gan
Nacia himno
nacia himno
lando
Nepalo
kantoteksto
Ŝri Ĉakra Pāni Ĉālise, 1924
muziko
nesciata
ekde
1962
ĝis
2006
"Rāṣṭriya Gān" (nepale , "Nacia himno") estis de 1962 ĝis la 19-a de majo 2006 la nacia himno de Nepalo .
La teksto estis verkita de Ŝri Ĉakra Pāni Ĉālise en 1924 kiel omaĝo al la tiama gvidanto, Ŝri Pānĉ Mahārāĝādhirāĝa .
La parlamento forsendis la reĝon Gjānendra . Abolico de la malnova nacia himno estas parto de tio. La lando nun estas respubliko , kaj oni elektis novan himnon Sajaun Thungā Phulkā (Centoj da floroj).
Teksto
Malnova teksto
श्रीमान् गम्भीर नेपाली
प्रचण्ड प्रतापी भूपति
श्री ५ सरकार महाराजाधिराजको
सदा रहोस् उन्नति
राखुन् चिरायु ईशले
प्रजा फैलियोस्
पुकारौ जय प्रेमले
हामी नेपाली साराले
Provizora nova teksto
गम्भीर वीर नेपाली
पुकारौं जय प्रेमले
छरोस् ज्योति जगतमा
हाम्रो प्यारो नेपालले
बनोस् न्यायको दीप
संसार खुलोस् प्रेमले
हिडौं महान् लक्षमा
हामी नेपाली साराले
Transliterumo de la nova
gambhira bira nepāli
pukāraun ĝaja premale
ĉharos ĝjoti ĝagatmā
hāmro pjaro nepālale
banos njājako dipa
sansār khulos premale
hidaun mahān lakŝjamā
hāmi nepāli sārāle.
Traduko de la nova
Kuraĝa kaj kalma nepalano,
Preĝu kun ravita koro,
Ke mia amata Nepalo,
Malpezigu ĉiun,
Ke ĝi estu gvidmarkilo de justeco,
Kiu montras amon al la mondo.
Ni aspiru pli altan celon,
Ĉiu nepalano kune.
Eksteraj ligiloj