Ĝanendra de Nepalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gjanendra de Nepalo)
Ĝanendra de Nepalo
Persona informo
ज्ञानेन्द्र वीर विक्रम शाहदेव
Naskiĝo 7-an de julio 1947 (1947-07-07) (76-jaraĝa)
en Katmanduo
Religio hinduismo vd
Ŝtataneco Nepalo vd
Alma mater Universitato Tribhuvan • St. Joseph's School, Darjeeling • St Joseph's College, Darjeeling vd
Familio
Dinastio Shah dynasty vd
Patro Mahendra de Nepalo vd
Patrino Indra, Crown Princess of Nepal vd
Gefratoj Birendra de Nepalo • Princess Sharada Shah of Nepal • Princess Shova Shahi of Nepal • Dhirendra of Nepal vd
Edz(in)o Queen Komal of Nepal vd
Infanoj Paras, Crown Prince of Nepal • Princess Prerana of Nepal vd
Profesio
Okupo regento • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĝanendra de Nepalo

Ĝanendra de Nepalo (ankaŭ GjanendraGyanendra Bir Bikram Shah Dev, naskita la 7-an de julio 1947) estis la lasta reĝo de Nepalo, inter junio 2001 kaj majo 2008.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

La reĝo Ĝanendra sidiĝis sur la reĝa trono post la reĝa masakro de 2001. Dum masakro, laŭ la oficiala raporto, la Princo Dipendra mortigis siajn patron, la antaŭlastan popularan reĝon Birendra, patrinon, gefratojn kaj aliajn kaj poste mortigis sin mem. Tiu epizodo estas konfuza: la kadavroj rapide estis bruligitaj, eliris onidiroj, ke la kadavro de Dipendra havis kuglotruojn dorse kaj Ĝanendra dum la masakro estis eksterlande[1].

Ekde la komenco li atingis la popolan malŝaton, ĉar li malakceptis klarigi ĉu li iel intervenis en la masakro. Fakte li estis la ununura kiu profitis el ĝi. Male, lia nura respondo estis subpremado, kio plifortigis la lukton de la maŭista gerilo, kiu agadis ekde 1996. La reĝo Ĝanendra reĝis senpere, ekde februaro 2005. Ne estis parlamento kaj li mem elektis homojn por igi ilin ministroj.

En 2003 li mildigis sian premon por klopodi intertraktadi kun la gerilanoj, sed en 2005 li reiĝis absolutisma kaj malkontento kreskiĝis. En 2006 li estis devigita akcepti forlasi la absolutan povon. En aprilo 2006, dum la Dua Popola Movado (जन अन्दोलन २), li forlasis la rektan reĝadon kaj reregis la parlamento. La nova registaro forprenis ĉiujn politikajn rajtojn de la reĝo. Baldaŭ kreiĝis granda okpartia registaro kun partopreno de la Maŭistoj.

Fino[redakti | redakti fonton]

Liaj povoj malpliiĝis serioze post la 18-a de majo 2006 kaj jam ne estis konsiderata la ŝtatestro kaj nur ĝuis honoran statuson; li loĝis preskaŭ enfermita en sia palaco jam naciigita. La 28an de decembro 2007 la provizora parlamento antaŭvidis la abolon de la monarkio kio finfine estis decidita la 28an de majo 2008 krom la elpostenigo de la reĝo. La regno de Ĝanendra kaj de la dinastio Ŝah finiĝis tiun tagon por esti anstataŭigita de respublika reĝimo.

La okpartia registaro planis asembleon de elektitoj por diskutite formi la novan landan konstitucion. La Maŭistoj proponas krei federalan respublikon de Nepalo kie estos ĉirkaŭ 9 - 13 ŝtatoj kun aŭtonomaj rajtoj al ĉefaj gentoj. Pro disputo inter la Maoistoj kaj la aliaj sep partioj, la proponita elekto de novembro 2007 prokrastigis.

La proponita elekto fine okazis la 10-an de aprilo, 2008. La Maŭistoj gajnis la plejmulton da parlamentaj seĝoj, nome 220 el 601. La 28an de majo 2008 la Parlamento voĉdonis la proponon aboli la monarkion post 240 jaroj de tia regado; nur 4 deputitoj el eta monarkia partio voĉdonis kontraŭe.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.elpais.com/articulo/internacional/encarnacion/Vishnu/va/elpepuint/20080601elpepiint_12/Tes, Georgina Higueras, "La encarnación de Vishnu se va"
  2. El País, 29a majo 2008, Georgina Higueras, "Nepal se declara república federal después de 240 años de monarquía".
Antaŭe:reĝo de NepaloPoste:
Dipendra de Nepalo2001 - 2008-