Birendra de Nepalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birendra de Nepalo
Birendra Bir Bikram Shah.jpg
Coat of arms of Nepal (1962–2008).svg
Persona informo
वीरेन्द्र वीर विक्रम शाहदेव
Naskiĝo 28-an de decembro 1945 (1945-12-28)
en Katmanduo
Morto 1-an de junio 2001 (2001-06-01) (55-jara)
en Katmanduo
Mortis pro patromurdo [#]
Mortis per Masakro de la nepala reĝfamilio [#]
Mortigita de Dipendra de Nepalo [#]
Tombo Pashupatinath Temple [#]
Religio hinduismo [#]
Lingvoj nepala [#]
Loĝloko Palaco Narajanhiti [#]
Ŝtataneco Nepalo [#]
Alma mater Universitato HarvardEton CollegeUniversitato de Tokio • Loreto Convent • St. Joseph's School, Darjeeling • St Joseph's College, Darjeeling [#]
Familio
Dinastio Shah dynasty [#]
Patro Mahendra de Nepalo [#]
Patrino Indra, Crown Princess of Nepal [#]
Gefratoj Ĝanendra de Nepalo • Princess Sharada Shah of Nepal • Princess Shova Shahi of Nepal • Dhirendra of Nepal [#]
Edz(in)o Aishwarya of Nepal [#]
Infanoj Princess Shruti of Nepal • Dipendra de Nepalo • Prince Nirajan of Nepal [#]
Profesio
Okupo monarko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Birendra Bir Bikram Shah.jpg

Birendra Bir Bikram Ŝah Dev (nepale वीरेन्द्र वीर विक्रम शाहदेव, naskiĝis la 28-an de decembro 1945, mortis la 1-an de junio 2001) estis reĝo de Nepalo ekde la 31-a de januaro 1972 ĝis la 1-a de junio 2001.

Li regis, dum la unuaj dekkelkaj jaroj - simile al la patro Mahendra de Nepalo - absolutisme. Li sukcesis teni sendependecon de la lando ekvilibrante influojn de Barato, Ĉinio kaj Sovetunio. Nur en 1990 li estis devigita de opozicio permesi agadon de politikaj partioj kaj akcepti konstitucion, kiu enkondukis demokration. En 1996 li estis celo de maoista ribelo strebanta likvidi monarkion.

La 1-an de junio 2001, Birendra estis mortpafita en la reĝa palaco, kune kun pluraj familianoj. Laŭsupoze la mortigisto estis lia filo, la kronprinco Dipendra de Nepalo, kvankam multaj nepalanoj pridubas tiun version de la evento. Dipendra post la morto de Birendra deklariĝis reĝo de Nepalo, sed ĉar li post la masakro estis senkonscia por pafaj vundiĝoj, kiujn li laŭsupoze mem kaŭzis al si, lia frato, princo Gjanendra, deklariĝis reganto. Post kiam Dipendra mortis post tri tagoj, Gjanendra de Nepalo oficiale deklariĝis sekva reĝo de Nepalo. Pri detaloj de la mortigo vidu la apartan artikolon Masakro de la nepala reĝfamilio.

Antaŭe:reĝo de NepaloPoste:Flago-de-Nepalo.svg
Mahendra de Nepalo1972 - 2001Dipendra de Nepalo