Rawagede-masakro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Rawagede-masakromasakro de Rawagede okazis fare de nederlanda armeo la 9-an de decembro 1947 en la vilaĝo de Rawagede (nun Balongsari en Okcidenta Javo), dum Operatie Product. Nederlandaj fortoj estis deplojitaj en la Orienthindaj Insuloj por provi reteni ilin kiel nederlandan kolonion. Ili kontraŭbatalis Indoneziajn Respublikajn klopodantojn de sendependeco por Indonezio. Preskaŭ ĉiuj viroj de la vilaĝo, laŭ la plej multaj taksoj 431 viroj estis murditaj fare de la nederlanda militistaro, ĉar homoj de la vilaĝo ne malkovris kie la indonezia sendependeca batalanto Lukas Kustario kaŝas sin. Posta esplorado montris ke homoj de la vilaĝo efektive ne sciis kie li kaŝas.

Kvankam nederlanda armea generalo Simon Hendrik Spoor rekomendis, ke la respondeca oficiro, majoro Alphons Wijnen, estu procesigita, neniu krima enketo estis komencita. Raporto de la Unuiĝintaj Nacioj publikigita la 12-an de januaro 1948, nomis la mortigojn "intenca kaj senkompata".

La 8-an de septembro 2008, 10 pluvivantoj de la masakro oficiale respondecigis Nederlandon por la masakro. La ŝtata advokato respondis en letero publikigita la 24-an de novembro 2008, ke Nederlando "profunde bedaŭras" la masakron, sed ĝi kredas ke la limdato por procesigo jam pasis. Tio altiris kritikon inter parlamentanoj, same en la gvida nederlanda gazeto NRC Handelsblad, kiu argumentis en ĉefartikolo, ke ne ekzistas statuto pri limigoj je militkrimoj.

En decembro 2009, la 10 pluvivantoj decidis jurpersekuti la nederlandan ŝtaton en tribunalo. La tribunalo decidis la 14-an de septembro 2011 ke la krimo pro ĝia speciala naturo estu ne kondiĉigita de statuto de limigoj kaj tiel tenis la nederlandan ŝtaton tute respondeca por la difektoj kaŭzitaj.

La 9-an de decembro 2011, la nederlanda ambasadoro por Indonezio deklaris: "Ni rememoras viajn membrojn de viaj familioj kaj tiujn vilaĝanojn kiuj mortis antaŭ 64 jaroj tra la agoj de la nederlanda militistaro [...] En la nomo de la Nederlanda registaro, mi pardonpetas pro la tragedio kio okazis." Nur 9 parencoj daŭre estas vivantaj kaj ricevos kompenson en sumo de po 20.000 eŭroj, sed ekzistas neniu limdato por tiuj pagoj.