Reĝa Palaco (Parizo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reĝa Palaco de Parizo)
Reĝa Palaco
reĝa palaco [+]

LandoFrancio

UrboParizo
SituoParizo
- koordinatoj48° 51′ 48″ N, 2° 20′ 13″ O (mapo)48.8633333333332.3369444444444Koordinatoj: 48° 51′ 48″ N, 2° 20′ 13″ O (mapo)

ArkitektoPierre-François-Léonard Fontaine

Konstrutempo1633 - 1639
Renovigo
  • 1698–1700
  • 1719–1729
  • 1753–1779
  • 1782–1783
  • 1791–1793
  • 1828–1830

Reĝa Palaco (Parizo)
Reĝa Palaco (Parizo)
DEC
Reĝa Palaco
Reĝa Palaco
Lokigo de Parizo en Francio
Map
Reĝa Palaco

Vikimedia Komunejo:  Palais Royal [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Reĝa Palaco (france Palais-Royal) estas fama kaj historia palaco de Parizo, lokita en la unua arondismento de la franca ĉefurbo, norde de la Luvro.

Eniro de la Palais Royal.

Historio[redakti | redakti fonton]

La palaco estis konstruita ekde 1624 de la arkitekto Jacques Lemercier, pro peto de la kardinalo Richelieu. Tiam, oni nomigis ĝin "Palais Cardinal" (Palaco Kardinalo). Kiam li mortis, Richelieu heredigis la palacon al la franca reĝo Ludoviko la 13-a. Post la morto de tiu ĉi en 1643, la regentino Anno de Aŭstrio, la juna heredanto Ludoviko la 14-a kaj la kardinalo Mazarin forlasis la Luvron por enloĝiĝi tien. La nomo "Palais Royal" datiĝas de tiu epoko. Dum la Frondo, en 1648, kelkaj rebelaj Parizanoj invadis la palacon por malebligi la fuĝon de la reĝo kaj de la regentino.

En 1661, Ludoviko la 14-a reenloĝiĝis en la Luvro, kaj la Palais Royal estis atribuita al sia plijuna frato, Filipo de Orléans, alinomita Monsieur ("Sinjoro").

La palaco aktuale[redakti | redakti fonton]

Palais-Royal, Paris

La Palais Royal hodiaŭe gastigas plurajn gravajn francajn instituciojn : la Ŝtata Konsilio akiris parton de la konstruaĵo en 1875. Tie ankaŭ loĝas la Konstitucia Konsilio kaj la ministrejo pri kulturo. La fama franca teatro Comédie Française plie posedas teatrejon en la palaco.