Reĝino de la Ĉielo en katolika arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La plej frua bildo pri Maria "Reĝino de la Ĉielo"

La bildigo de la Virgulino Maria kiel la Reĝino de la Ĉielo estis populara temo en la katolika arto dum jarcentoj.

Frua kristana arto prezentas Marian en levita pozicio. Ŝi portas sian dian filon en siaj manoj, aŭ tenas lin. Post kiam li supreniris en ĉielon, li vivas en la Gloro. Maria, lia patrino, eniris en la ĉielon pro sia filo kaj partoprenas lian ĉielan gloron. Unu el la temoj en la bildigo de la virgulino estas la Kronado, ofte konstruita sur la tria fazo de laĈieliro de Maria en kiu laŭ la tradicio, ŝi estas kronita kiel la Reĝino de la Ĉielo. Rakontaj bildoj de la Kronado de la Virgulino ofte povas esti distingitaj de alegoriaj bildoj de la Reĝino de Ĉielo per la apero en ili de okazaĵoj de la lastaj tagoj de la virgulino sur la tero, kiel ekzemple la mortolito, apostoloj kaj amikoploro por ŝi.

La plej frue konata romia bildo de "Sankta Maria Reĝino" prezentanta la Virgulinon Maria kiel Reĝinon venas de la 6-a jarcento kaj troviĝas en la la modesta preĝejo Sankta Maria la Antikva, konstruita en la 5-a jarcento en la Roma Forumo. Ĉi tie la Virgulino Maria estas prezentita kiel imperiestrino. Kiel unu el la plej fruaj romiaj katolikaj preĝejoj, tiu preĝejo estis uzita de Johano la 7-a en la frua 8-a jarcento kiel la ejo de la episkopo de Romo. Ankaŭ en la 8-a jarcento, la Dua koncilio de Niceo dekretis ke tiaj bildoj de Maria devus esti honoritaj.

La virgulino kiel reĝino estis temo en multaj libroj verkitaj en ŝia honoro en la 13-a jarcento en Francio. En tiuj literaturaĵoj ŝi estis reĝino de la ĉielo tuj post la "dormo" kaj jam ĉiele ŝi estis kronita en mezo de anĝeloj, kaj reĝino de la tero kie ŝi konstante manifestis sian potencon. La koncepto estis portita al arto en preĝejoj, ekz. multaj katedraloj estis dediĉitaj al ŝi kiel Reĝino de la Ĉielo, aperanta en reĝa stato.

En la frua 16-a jarcento, Protestantaj reformantoj komencis malinstigi la Marian arton, kaj kelkaj kiel KalvinoZvinglo eĉ instigis ĝian detruon. Sed post la Koncilio de Trento en la duono de la 16-a jarcento konfirmiĝis la admiro de mariaj pentraĵoj por katolikoj. Maria ofte estis pentrita kiel Madono kun krono, ĉirkaŭita de steloj, starante sur la mondo aŭ luno. Post la venko kontraŭ la turkoj ĉe Lepanto, Maria estas prezentita kiel la Reĝino de Venko, foje uzante la kronon de la Habsburg-imperio. Naciaj interpretoj ekzistis en Francio ankaŭ, kie Jean Fouquet pentris la Reĝinon de Ĉielo en 1450 kun la vizaĝo de la amantino de reĝo Karolo la 7-a. Statuoj kaj bildoj de Maria estis kronitaj de reĝoj en Pollando, Francio, Bavario, Hungario kaj Aŭstrio, foje certe uzante kronojn antaŭe uzitaj de teraj monarkoj. Lastatempa kronado estis tiu de la bildo de Salus Populi Romano en 1954 de Pio la 12-a. Admiro de Maria kiel reĝino daŭras en la 21-a jarcento, sed artaj esprimoj ne havas la ĉefrolon kiel en antaŭaj tempoj.