Reciproka malinstigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Reciproka malinstigo estas ĝenerale situacio, en kiu ĉiu el rivaloj aŭ malamikoj havas la povon tiom damaĝi la alian, ke neniu kuraĝas ataki.

La termino aplikiĝas speciale al la periodo post la dua mondmilito, dum kiu la sociaj sistemoj ĉefe de Usono kaj Sovetio estis tiom kontraŭaj ke estiĝis la situacio de la malvarma milito, dum kiu Sovetio, per atomarmiloj, akiris samrangecon kun Usono rilate amasdetruajn armilojn. Per tiu stato, kiu daŭris ĝis 1989, ambaŭ tendaroj posedis tiom da detrupovo, ke neniu el ili rekte atakis la alian.

Kvankam en tiu epoko okazis multaj - kaj parte tre efikaj - agadoj de la tutmonda pacmovado, kiu postulis forigon, sed almenaŭ limigon de la amasdetruaj armiloj, tiu reciproka malinstigo estis en tiu epoko sentata kvazaŭ provizora garantio je paco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]