Redecilla del Camino
Redecilla del Camino | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09259 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 104 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 26′ N, 3° 4′ U (mapo)42.438055555556-3.065Koordinatoj: 42° 26′ N, 3° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 741 m [+] | ||
Areo | 12 km² (1 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Redecilla del Camino [+] | |||
Redecilla del Camino [redeZIlja delkaMIno] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Montes de Oca lime kun Rioĥo. La loknomo Redecilla del Camino estas etimologie komprenebla kiel Reteto de la Vojo. En 2015 oni aprobis ampleksigon de la Jakoba Vojo kaj tio inkludis tiun loĝlokon en ties norda sektoro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 104 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 56 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, limas kun Rioĥo kaj estas en la norda deklivaro de la Sierra de la Demanda.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento, ligita al la Jakoba Vojo.
Frua mencio de Radicella estas de 977. Alia mencio estis de 1025.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la romanika baptujo de la preĝejo, kiu eĉ aperas en la municipa blazono.