Redmond (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
T.n. "Ĉefurbo de nordokcidentusona biciklado"

Redmond estas urbo en Kantono King, Vaŝingtonio. Ĝi situas ĉe la orienta rando de la urba regiono kies centro estas Seattle, en la antaŭurbaro nomata Eastside (t.e. oriente de Lago Vaŝingtona). En 2003 la usona censa instanco taksis la loĝantaron de Redmond 46,391. Redmond estas pleje konata kiel la sidejo de Microsoft kaj de la usona branĉo de Nintendo. Kun ĉiujara bicikla konkurso sur la stratoj de la urbo, kaj havante la solan sportejon aparte desegnitan por, kaj dediĉitan al, biciklistoj, Redmond sin kromnomas "la ĉefurbo de nordokcidenta biciklado". La urbo havas plurajn belajn parkojn kun boskoj ks.