Refnodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La refnodo.

Refnodo — ŝnura nodo por kunigado (kunligado) de ŝnuroj kaj haŭseroj, speco de rekta nodo.

Ĝi nomiĝas tiel pro uzado dum refado sur velŝipoj, kiam oni ligas refaĵojn per ĉi nodo. Pluso de la nodo estas bona tenkapablo kaj eblo rapide malligi la nodon sub tensio, se necesas.

Oni ligas ĝin same kiel rektan nodon, sed unu liberan finon oni faldas duoble.

Oni ne uzu refnodon sur haŭsero el sintezaj fibroj: ĝi estas malfidinda ĉi tie. Ĝi ne taŭgas ankaŭ por kunligado de haŭseroj el diversspecaj meterialoj kaj de diversaj diametroj.

Ĉi tiun nodon oni konas ankaŭ kiel «nodo kun unu buklo» kaj fojfoje uzadas por kunligi ŝuajn ŝnuretojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.