Regimento
Regimento estas granda parto de armeo, konsistanta el kelkaj batalionoj aŭ skadroj. Unu el difinaj ecoj de regimento estas ke ĝi enhavas ĉiujn necesajn loĝistikajn uniojn kaj povas agi aŭtonome dum militaj operacioj. La regimento do estas sendependa unio de la armeo. La rango de estro por regimento plej ofte estas kolonelo aŭ egala. En armeoj regimentoj estas ofte unuigataj en diviziojn (plej kutime, po 4).
Proverbo
Ekzistas proverbo pri regimento en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
|