Regionhistoria muzeo de Gößnitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La muzeo Heimatstube Gößnitz.

La Regionhistoria muzeo de Gößnitz (germane: Heimatmuseum Gößnitz) troviĝas en bela framskeleta domo de Gößnitz, Germanujo (Kauritzer Straße nr 8).

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1910 estis eldonitis kronika libro de la urbo Gößnitz fare de Glasewald. La verkinto, krom kompili regionhistoriajn faktojn, kolektis ankaŭ diversajn aĵojn por la Historia kolekto de la urbo Gößnitz. Post 1926 la urbanoj Käßner, Gehlert kaj Ulbricht komencis prilaboradon de la postlasitaj materialoj kaj kontinue kolektadis.

En 1934 estis fondita societo Heimat- und Verkehrsverein, kiu zorgis pri la kolektoj. Dum la Dua mondmilito la kolektaro plurfoje estis translokita kaj pro ŝteloj, bedaŭrinde, reduktita. Post la milito servis kiel deponejo ĉambroj en la urbodomo. En la 20-a de majo 2000 oni sukcesis malfermi belan faktrabaĵon kiel novan sidejon de la muzeo. Ĝin oni restaŭris kun la helpo de la ĝemelurbo Neuenburg am Rhein.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

En la teretaĝo estas eta salono por aranĝoj kaj legado, kaj ankaŭ elmontra salono kun manpresejo kaj prezento de la produktoj de la iama entrepreno Allendorf.

En la unua etaĝo videblas la historio de la regiono de Gößnitz disde la praa kaj frua historioj.

Dokumentoj atestas la ĝenerale grandan familiarecon kun Altenburg, same la tradiciajn kostumojn. Interesaj malnovaj mapoj, la malnova urbosigelo kaj la dokumento pri la gajno de urbaj rajtoj kompletigas la unuan salonon.

En aliaj salonoj oni povas informiĝi pri la evoluo de Gößnitz kiel industria urbo, en la subtegmenta etaĝo pri la vivokondiĉoj de la urbanoj, la metioj kaj la agrikulturaj laboroj de la regiono.

Du salonoj rezervitaj por nedaŭraj ekspozicioj estas je dispono por po 3 specialaj elmontradoj jare.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 78-79

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]