Regiono Litoral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regiono Litoral
Regiono

LandoArgentino


Regiono Litoral (Tero)
Regiono Litoral (Tero)
Provincoj kiuj kunformas la argentinan Litoral. Hele observeblas la provincoj de la Argentina Mezopotamio: nome Misiones, Corrientes kaj Entre Ríos. Malhele, Ĉako, Formosa kaj Santa Fe


vdr

La Regiono Litoral enhavas la zonon de la teritorio de Argentino formata de la Argentina Mezopotamio (Misiones, Corrientes kaj Entre Ríos) kun Ĉako, Formosa kaj Santa Fe, kiuj estas provincoj borde de la grandaj riveroj de la Plata Baseno. Krome antikve la aktualaj Urugvajo kaj Paragvajo integris tiun regionon Litoral ĝis kiam Argentino agnoskis ties sendependon. Tiu historia kaj kultura regiono estas intre la bordoj kaj apudaj zonoj de la rivero Paranao, la rivero Urugvajo kaj la insuloj de la Delto de la Paranao. Fitogeografie ĝi korespondas al la ĝangaloj de la fitogeografia provinco Paranaa kiuj transformiĝas en savanoj kaj kserofilaj arbaroj ĉe la regionoj centra kaj suda.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La vorto Litoral signifas en la hispana teritorion kun bordoj al maro aŭ oceano, tamen ĉe la kazo de la tiea Litoral Argentino neniu el la provincoj litoralaj havas rektan aliron al maro aŭ oceano. La geografia nome devenas el la tempo de la hispana epoko (nome Vicreĝlando Rivero Plata) kiam la orienta pinto de Argentino ja havis rektan aliron al maro ĉe El Tapé, la Banda Oriental kaj eĉ ĉe Guayrá.

Post la komenco de la 19a jarcento, kiam jam estis okupitaj la rektaj aliroj de la Suda Konuso en la nordokcidento al la oceano fare de la portugal-brazilanoj, la vorto "Litoral" restis limigita al la provincojn kiuj havis eblon por transportoj transmaraj danke al posedo de bordoj ĉe la ĉefaj riveroj de la Plata Baseno. Tiut zono kiu alvenis ĝis la nordorienta pinto de la provinco Bonaero, havis kulturajn trajtojn karakterajn, ĉefe pro ties ĉarua kaj gvarania subidenteco. La partikulareco de El Litoral eĉ plifortiĝis danke al enmigrado de fino de la 19a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]