Imperia senpereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Regnosenperco)
Dekreto de imperiestro Frederiko la 2-a, donanta al la urbo Lubeko la staton de imperia senpereco (libera regna urbo)

Imperia senperecoregna senpereco, germane ReichsfreiheitReichsunmittelbarkeit, estis speciala konstitucia statuso de iuj personoj aŭ teritorioj en la Sankta Romia Imperio. Tiu kiu estis imperie senpera (reichsfrei, reichsunmittelbar) havis neniun alian reganton super si ol nur la imperiestron de la Sankta Romia Imperio, do estis "senpere sub la imperiestro". Tio kontrastas al la multaj aliaj regatoj de la imperio kiuj estis subigitaj al iuj lokaj regantoj (reĝoj, dukoj, princoj, abatoj, princepiskopoj, ktp.)

Imperie senperaj estis:

La imperia senpereco de pluraj el tiuj estis forigita en 1803 per la Regna deputacia fina akto, per la tiel nomata Mediatisierung = mal-senper-igo.