Regna kavaliraro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
cirklo de la regnaj kavaliroj de Johann Stephan Burgermeister, 1721

La regna kavaliraro, imperia kavaliraroregna nobelaro (germane ReichsritterschaftReichsadelsstand) estis en la Sankta Romia Regno la komunumo de la liberaj nobeloj en Ŝvabujo, Frankonujo kaj Rejnlando, kiuj povas havi aŭ nove akiri la staton de la senpera subordigo sub la imperiestro kaj la regno. Sed ili nek havis seĝon nek voĉdonrajton ĉe la imperia dieto. La regna kavaliraro apartenis al la malalta nobelaro. Je la fino de la malnova regno la regna kavaliraro konsistis el ĉirkaŭ 350 familioj kun ĉirkaŭ 450.000 subuloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Originoj kaj antaŭuloj[redakti | redakti fonton]

Desegnaĵo el la jaro 1710: la senperaj liberaj kavaliroj el Ŝvabujo, Frankonujo kaj el Rejnlando/Alzaco de la Sankta Romia Regno
monumento de kavaliro fiereco kaj kavalira organizo: La kavalira kapelo Haßfurt kun la blazonoj de la frankona kaj ŝvaba nobelaro
en multaj kvereloj envolvita: Franz von Sickingen
la humanisto kaj „pastraĉmanĝanto“ Ulrich von Hutten
la ŝvaba rejna kavaliro Götz von Berlichingen famiĝis literature pro Johann Wolfgang von Goethe
kastelo Eyrichshof apud Ebern: la sidejo de unu el la multnombraj linioj de la baronoj de Rotenhan (kavalira kantono Baunach)

La origino de la regna kavaliraro estas la nobela vasaleco de la alta mezepoko. En Sudokcidentgermanujo la servistoj de la Ŝtaŭfoj sukcesis resti liberaj de la potencaj sinjoroj, post kiam la senpera linio de la reĝa gento pereis ĉ. 1268. Sekve de tio la Habsburgoj provis instaliĝi kiel dukoj de Ŝvabujo. Johann Parricida mortis jam ĉ. 1313 sen heredinto. Pliaj provoj reinstali la dukejon malsukcesis kaj la teritorio disfalis en multnombrajn etajn au pli grandajn teritoriojn. La sama evoluo okazis en la tiama duklando Frankonujo. La regna kvaliraro nur povis vivteni sin aŭ agi sukcese en regionoj sen forta teritoria potenco.

Kiel antaŭulo ekestis en la 14-a kaj 15-a jarcento nobelaj societoj kiuj volis kontraŭstari la kreskantan premon de la feŭdaj senjoroj per kooperativa organizo. Tiuj societoj plurfoje estis malpermesitaj, ekzemple ĉ. 1356 (ora buleo de Karlo la 4-a) kaj 1396. Kiel sociaj kaj religiaj institucioj kaj turniraj societoj tiuj ligoj daŭriĝis kaj iliaj membroj pli malfrue troviĝis en la regna kavaliraro.

La pli granda parto de la regna kavaliraro tamen estis iamaj ministerianoj de la altaj kolegiatoj, monaĥejoj kaj alta nobelaro. Ankaŭ multaj iamaj noble liberaj gentoj fariĝis vasaloj de pli potencaj sinjoroj dum la alta mezepoko. Precipe dum la reformacio la interbataloj inter la kavaliraro kaj la teritoriaj sinjoroj pliakriĝis.

La iom post ioma ekesto de la regna kavaliraro[redakti | redakti fonton]

La regna kavaliraro ofte estas nomita la „mortero de la malnova regno“. Ĝi donis al la imperiestro certan influon ene de la regno kaj malhelpis la strebado al sendependeco de la malpli grandaj teritorioj. La Svisa Konfederacio jam sendependiĝis.Tial en la jaro 1422 imperiestro Sigismondo la 1-a permesis la kavalirajn ligojn kaj volis integri ilin en la grandan reformon de la regno. La plena agnosko de la kavaliraro nur okazis en la imperia dieto en Worms 1495.

Dum la konsolidado de la Sankta Romia Imperio la kavaliraj familioj sukcesis iom post iom liberiĝi de siaj malnovaj sinjoroj. Multaj regnaj kavaliroj iĝis en la 16-a ka 17-a jarcento anoj de la barona stato.

regna kvaliraro (Fulda)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Kaspar Bundschuh: Versuch einer Historisch-Topographisch-Statistischen Beschreibung der unmittelbaren Freyen Reichs-Ritterschaft in Franken nach seinen sechs Orten. Ulm 1801.
  • Gisela Drossbach / Andreas Otto Weber / Wolfgang Wüst (Hg.): Adelssitze – Adelsherrschaft – Adelsrepräsentation in Bayern, Franken und Schwaben. Ergebnisse einer Internationalen Tagung in Schloss Sinning und Residenz Neuburg a.d. Donau, 8.-10. September 2011 (Neuburger Kollektaneenblatt 160/ 2012), Neuburg a.d. Donau 2012. ISBN 978-3-89639-897-0.
  • Dieter Hellstern: Der Ritterkanton Neckar-Schwarzwald, 1560–1805. Untersuchungen über die Korporationsverfassung, die Funktionen des Ritterkantons und die Mitgliedsfamilien. (Veröffentlichungen des Stadtarchivs Tübingen, Band 5) H. Laupp'sche Buchhandlung, Tübingen 1971, ISBN 3-16-831621-0.
  • Johann Georg Kerner: Allgemeines positives Staatsrecht der unmittelbaren freyen Reichsritterschaft in Schwaben und am Rhein. 3 Bde., Lemgo 1786–1789.
  • Johann Mader: Reichsritterschaftliches Magazin, Band 1–13. Frankfurt und Leipzig, 1780–1790. (Digitalisat von Bd. 13)
  • Helmut Neumaier: „Daß wir kein anderes Haupt oder von Gott eingesetzte zeitliche Obrigkeit haben“. Ort Odenwald der fränkischen Reichsritterschaft von den Anfängen bis zum Dreißigjährigen Krieg (= Veröffentlichungen der Kommission für geschichtliche Landeskunde in Baden-Württemberg. Reihe B: Forschungen; Bd. 161), Stuttgart / Berlin / Köln: Kohlhammer, 2005. ISBN 3-17-018729-5.
  • Volker Press: Adel im Alten Reich – gesammelte Vorträge und Aufsätze (Frühneuzeit-Forschungen; 4). Tübingen 1998. ISBN 3-928471-16-3.
  • Volker Press: Kaiser Karl V., König Ferdinand und die Entstehung der Reichsritterschaft. (Vortrag am 8. Februar 1974), Wiesbaden: Steiner 1976.
  • Volker Press: Reichsritterschaft. In: Adalbert Erler u.a. (Hrsg.): Handwörterbuch zur deutschen Rechtsgeschichte Bd. 4, Berlin 1990, Sp. 743–748. ISBN 3-503-00015-1.
  • Christopher Freiherr von Preuschen-Liebenstein: Reichsunmittelbare Landesherrlichkeit in Osterspai am Rhein. In: Nassauische Annalen Bd. 118 (2007), S. 449–456.
  • Karl H. Roth von Schreckenstein: Geschichte der ehemaligen freien Reichsritterschaft in Schwaben, Franken und am Rheinstrome. Bd. 1–2, Tübingen 1859–1871.
  • Kurt Freiherr Rüdt von Collenberg: Die reichsunmittelbare freie Ritterschaft. In: Deutsches Adelsblatt 1925, S. 106ff.
  • Joachim Schneider: Spätmittelalterlicher deutscher Niederadel – ein landschaftlicher Vergleich (Monographien zur Geschichte des Mittelalters, Band 52). Stuttgart 2003. ISBN 3-7772-0312-2.
  • Sylvia Schraut: Reichsadelige Selbstbehauptung zwischen standesgemäßer Lebensführung und reichskirchlichen Karrieren. In: Walter Demel (Hrsg.): Adel und Adelskultur in Bayern (Zeitschrift für bayerische Landesgeschichte. Beiheft; 32). München: Beck 2008, S. 251–268.
  • Cord Ulrichs: Vom Lehnhof zur Reichsritterschaft. Strukturen des fränkischen Niederadels am Übergang vom späten Mittelalter zur frühen Neuzeit (Vierteljahrschrift für Sozial- und Wirtschaftsgeschichte / Beihefte; 134). Stuttgart: Steiner 1997.
  • Wolfgang Wüst: Reformation und Konfessionalisierung in der fränkischen Reichsritterschaft. Zwischen territorialer Modernisierung und patriarchalischer Politik. In: Zeitschrift für bayerische Landesgeschichte 95 (2002), S. 409–446.
  • Carl von Rotteck, Carl Theodor Welcker: Das Staats-Lexikon. Encyklopädie der sämmtlichen Staatswissenschaften für alle Stände, 12. Band, 3. Auflage, Leipzig 1865, S. 434-440: Reichsritter online in der Google-Buchsuche

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]