Reichswerke Hermann Göring

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Reichswerke Hermann Göring (oficiala markigo Reichswerke AG für Erzbergbau und Eisenhütten "Hermann Göring") estis komune kun I.G. Farben kaj Vereinigte Stahlwerke AG la plej grandaj germanaj koncernoj en Tria regno.

Hermann Göring, Paul Pleiger kaj Hermann Alexander Brassert planis ekde marto de 1937 fondi regnan kompanion. Tiu ĉi kompanio estis fondita la 15-an de julio 1937 kiel akcia kompanio kun sidejo en Berlino. Ties kapitala depozito estis unue 5 milionoj da regnaj markoj. Partopreno de la ŝtato en la kompanio estis 90 procentoj. En julio de 1941 okazis transmeto de la sidejo de firmao el Berlino ĝis Salzgitter.

En la tempo de dua mondmilito parto de la koncerno estis ekzemple Ferfabriko Vítkovice. Post la jaro 1945 la koncerno estis nuligita.