Rekta baloto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:35, 30 sep. 2013 farita de Tlustulimu (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Rekta baloto estas termino por baloto pri politika publika ofico per senpera elekto de la postenulo fare de la rajtigitaj civitanoj, ne pere de antaŭdifinitaj transkalkuloj de iuj procentaĵoj al listoj de kandidatoj, ne pere de parlamento kaj ne pere de (civitane elektitaj) elektistoj, kiuj ekzemple elektas la prezidanton de Usono.

Per difino, rekta baloto estas parto de majoritata balotsistemo, ne de proporcia balotsistemo. Ekzemploj de rekte elektitaj parlamentoj estas la Eŭropa Parlamento (ekde 1979) kaj la Usona Senato (ekde 1917). Tamen eblas ankaŭ miksi rektan baloton de majoritata balotsistemo kaj nerektan de proporcia balotsistemo, kiel okazas ekzemple en la balotoj pri la germania parlamento Bundestag, en kiu proksimume duono de la parlamentanoj estas rekte elektitaj laŭ balotodistriktoj, kaj la alia pli-malpli duono elektiĝas el partiaj listoj de kandidatoj laŭ proporciaĵoj de voĉdonoj.

Komence de la 19-a jarcento, kiam en pli kaj pli da ŝtatoj instaliĝis parlamentoj, la parlamentanoj kutime estis elektataj nerekte: La civitanoj rajtigitaj je voĉdono en sia distrikto aŭ sia socia tavolo balotis por politikisto, kiu iĝis balotisto. Nur en sekva paŝo grupo de tiuj balotistoj nomumis la parlamentanon. Tiu nerekta sistemo konsideriĝis "pli sekura". Balotaj trompoj estu malpli facilaj, pro tio ke la dua balota paŝo estu pli bone kontrolebla. Kaj en iuj balotsistemoj la kondiĉoj esti elektisto pli altis ol tiuj esti civitano rajtigita je voĉdono: ekzemple la minimuma aĝo pli altis aŭ la sumo de minimume pagendaj impostoj pri grandis. Tia divido supozigis, ke balotisto estu "politike pli matura", kaj simpla voĉdonrajta civitano sekve "politike pli malmatura". El la vidpunkto de demokratio tia socia "filtrado" de balotantoj facile kritikeblas.