Religioscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Religiaj Studoj)
Diversaj religiaj simboloj

Religioscienco estas scienca fako komparanta diversajn religiojn.

Malgraŭ tema proksimeco al teologio, religioscienco per siaj metodoj kaj celoj klare diferenciĝas. Kvankam ĝiaj detaloj en diversaj landoj kaj edukaj institucioj varias, tiun ĉi sciencobranĉon ĝenerale karakterizas, ke ĝi

  • studas pli ol unu religion
  • donas al ĉiu el ili samrangan atenton
  • komparas ilin
  • studas religiojn kiel sociajn, kulturajn kaj historiajn fenomenojn en objektiva perspektivo
  • ne celas eduki defendantojn aŭ disvastigantojn de religia doktrino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]